Al la enhavo

Kiu operaciumo vi uzas pli ofte?

de Zeme, 2009-septembro-01

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

jpsparenberg (Montri la profilon) 2009-oktobro-01 09:41:01

Saluton al ĉiuj,

Certe ja, mi estas la plej feliĉa homo dank'al UBUNTU 9.04.
Antaŭ kelkaj jaroj, mi stulte opiniis ke, eble, mi bezonus konservi ian version de vindoso. Tial mi singardeme surdiskigis ĝin ie ĉe la fiksita disko.
Sed laŭ uzo, tute ne utilas, kaj mi forigis ĝin senbedaŭre.

Ĝis

Jean-Pol

jchthys (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 16:36:08

Mi ekmalamis Mikrosofton, kaj volas aĉeti Pomegan komputilon. (Linukso vere bonas, sed mi volas pli ŝlifitan operaciumilon, kaj iun kun iTunes. Mi ankaŭ volas aĉeti Adobe InDesign estontece, kaj pli bonan programon ol Rosegarden por muzika kreado.)

Arundathi (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 17:02:08

Mi uzas windows seven

crescence (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 17:04:41

Kiuj estas la aliaj operaciumoj?

Hispanio (Montri la profilon) 2009-oktobro-04 17:11:17

Mi estas inter Vindozo kaj Debiano.

Sed kiam mi solvos la problemon por navigi ĉe interreto en Debiano, mi nur uzos ĝin.

crescence:Kiuj estas la aliaj operaciumoj?
Ekzemple, Opensolaris.

Zeme (Montri la profilon) 2009-oktobro-05 02:29:29

aŭ BSD ridulo.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-oktobro-05 04:45:57

Mi ĉiam - kaj deĵore kaj persone - mi uzas linukson:

* Kubuntu 9.04, en laborcelakomputilo
* Sabayon 4.2, en persona tekokomputilo

Sammondane,
Ĥod

Euxgeno (Montri la profilon) 2009-novembro-17 13:52:03

Mi uzas alterne tri operaciumojn - Windows 2000, BeOS kaj Haiku. La lastan mi opinias la plej perspektiva, kvankam nuntempe ĝi estas tre malmatura. Sed provi ĝin indas - ĝi elŝuteblas ĉi tie. Linukson mi ankaŭ uzadas, sed ofte ŝanĝas distribuaĵon. Nun staras Debian Lenny. Sed Linukson mi ne tro ŝatas pro ĝia komplika pakaĵa sistemo. Mi ne uzas Interreton hejme, do necesas elŝutadi pakaĵojn kun ĉiuj dependaĵoj ĉe alia loko. Eble iu scias pli facilan vojon? demando.gif

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-novembro-17 15:04:27

Mi uzas Vindozo XP je la laborejo kaj je mia hejmo Vindozo 7. Vindozo 7 ŝajnas al mi bona operaciumo pli bone ol Vista aŭ XP. Mi esperas baldaŭ ankaŭ en laborejo ĉanĝi al 7.

Ĝis

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-17 15:10:25

Mi uzas Windows XP, sed fojfoje Mozilla Firefox.

Reen al la supro