前往目錄

Kiu operaciumo vi uzas pli ofte?

貼文者: Zeme, 2009年9月1日

訊息: 49

語言: Esperanto

jpsparenberg (顯示個人資料) 2009年10月1日上午9:41:01

Saluton al ĉiuj,

Certe ja, mi estas la plej feliĉa homo dank'al UBUNTU 9.04.
Antaŭ kelkaj jaroj, mi stulte opiniis ke, eble, mi bezonus konservi ian version de vindoso. Tial mi singardeme surdiskigis ĝin ie ĉe la fiksita disko.
Sed laŭ uzo, tute ne utilas, kaj mi forigis ĝin senbedaŭre.

Ĝis

Jean-Pol

jchthys (顯示個人資料) 2009年10月4日下午4:36:08

Mi ekmalamis Mikrosofton, kaj volas aĉeti Pomegan komputilon. (Linukso vere bonas, sed mi volas pli ŝlifitan operaciumilon, kaj iun kun iTunes. Mi ankaŭ volas aĉeti Adobe InDesign estontece, kaj pli bonan programon ol Rosegarden por muzika kreado.)

Arundathi (顯示個人資料) 2009年10月4日下午5:02:08

Mi uzas windows seven

crescence (顯示個人資料) 2009年10月4日下午5:04:41

Kiuj estas la aliaj operaciumoj?

Hispanio (顯示個人資料) 2009年10月4日下午5:11:17

Mi estas inter Vindozo kaj Debiano.

Sed kiam mi solvos la problemon por navigi ĉe interreto en Debiano, mi nur uzos ĝin.

crescence:Kiuj estas la aliaj operaciumoj?
Ekzemple, Opensolaris.

Zeme (顯示個人資料) 2009年10月5日上午2:29:29

aŭ BSD ridulo.gif

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年10月5日上午4:45:57

Mi ĉiam - kaj deĵore kaj persone - mi uzas linukson:

* Kubuntu 9.04, en laborcelakomputilo
* Sabayon 4.2, en persona tekokomputilo

Sammondane,
Ĥod

Euxgeno (顯示個人資料) 2009年11月17日下午1:52:03

Mi uzas alterne tri operaciumojn - Windows 2000, BeOS kaj Haiku. La lastan mi opinias la plej perspektiva, kvankam nuntempe ĝi estas tre malmatura. Sed provi ĝin indas - ĝi elŝuteblas ĉi tie. Linukson mi ankaŭ uzadas, sed ofte ŝanĝas distribuaĵon. Nun staras Debian Lenny. Sed Linukson mi ne tro ŝatas pro ĝia komplika pakaĵa sistemo. Mi ne uzas Interreton hejme, do necesas elŝutadi pakaĵojn kun ĉiuj dependaĵoj ĉe alia loko. Eble iu scias pli facilan vojon? demando.gif

FrankoVoglero (顯示個人資料) 2009年11月17日下午3:04:27

Mi uzas Vindozo XP je la laborejo kaj je mia hejmo Vindozo 7. Vindozo 7 ŝajnas al mi bona operaciumo pli bone ol Vista aŭ XP. Mi esperas baldaŭ ankaŭ en laborejo ĉanĝi al 7.

Ĝis

Miland (顯示個人資料) 2009年11月17日下午3:10:25

Mi uzas Windows XP, sed fojfoje Mozilla Firefox.

回到上端