"Ĉi-tiu" aŭ "tiu ĉi" ?
貼文者: Artichaut72, 2009年9月6日
訊息: 9
語言: Esperanto
Artichaut72 (顯示個人資料) 2009年9月6日下午12:57:58
Ĉu gravas la pozicio de la vorto "ĉi" ?
Kaj ĉu oni devas skribi streketon ?
Rogir (顯示個人資料) 2009年9月6日下午1:02:00
Artichaut72 (顯示個人資料) 2009年9月6日下午1:09:01
tommjames (顯示個人資料) 2009年9月6日下午1:18:31
Rogir:Ne gravas la loko de la vorto ĉi, ĉu antaŭe aŭ malantaŭeEstas malgranda punkto, sed indas memori ke la pozicio iafoje gravas ĉar en certaj okazoj konfuzo povas estiĝi. Skribas PMEG en ĉi tiu paĝo:
PMEG:Normale estas egale, ĉu oni metas ĉi antaŭ aŭ post la tabelvorto, sed iafoje la loko de ĉi estas grava. Oni prefere ne diru ekz. *tie ĉi tiu knabino loĝas*, ĉar estas malklare, ĉu ĉi apartenas al tie aŭ al tiu. Diru ekz. ĉi tie tiu knabino loĝas, aŭ tie tiu ĉi knabino loĝas, depende de la signifo.
Artichaut72 (顯示個人資料) 2009年9月6日下午1:33:05
Rohan (顯示個人資料) 2009年9月6日下午2:27:56
Ekz. ĉi-nokte, ĉi-tiea, ka.
piteredfan (顯示個人資料) 2009年10月4日上午12:03:03
tommjames (顯示個人資料) 2009年10月4日上午12:55:48
piteredfan:Tio ne estis gramatike pravaLaŭ mi priskribi frazparton Ĉi land' kiel gramatikan malĝustaĵon estas iom troige. PMEG diras "Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio)." Sed opinioj de "iuj" probable ne sufiĉas por tio ke ni rigardu tian memstaran ĉi kiel eraron.
darkweasel (顯示個人資料) 2009年10月4日上午8:54:13
piteredfan:Mi ankaŭ tradukis "This land is my land", kanzono de Woody Guthrie, kiel "Ĉi land' estas mia land'". Tio ne estis gramatike prava, sed komprenebla kaj poezie taŭga,ĉu ne?Tio estas gramatike tute bona, kvankam ne tre kutima.