Al la enhavo

Vizitu mian blogon pri la fenomeno NIFO en Esperanto

de ekstertera, 2009-septembro-06

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

ekstertera (Montri la profilon) 2009-septembro-06 14:43:21

Saluton!

Mi volas inviti al chiuj viziti mian blogon pri la fenomeno NIFO, kun novajhoj, fotoj, videoj... Ghi estas tute en Esperanto, kompreneble.
Se vi shatas la temon vizitu tuj la blogon kaj partoprenu. La adreso estas:

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ghis la revido kaj antauhen kun via lernado de la plej bona lingvo! okulumo.gif

white knight (Montri la profilon) 2009-septembro-17 08:37:59

Ghis la revido kaj antauhen kun via lernado de la plej bona lingvo! okulumo.gif
Mi tute ne ŝatas legi "la plej bonan lingvon" sen supersignoj! rideto.gif

Vilius (Montri la profilon) 2009-septembro-17 09:17:25

Kiel oni diras "Oh, give me a break!" esperante?

jchthys (Montri la profilon) 2009-septembro-17 15:57:28

Vilius:Kiel oni diras "Oh, give me a break!" esperante?
Ho, ve.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 07:07:57

La video titolita Ufo fleet, Vietnam estas video montranta plastsakojn kun kadrostaj fajriloj. Ili funkcias kiel etaj aerostatoj. Oni foje liberigas ilin unumase kaj ili mistifikas multajn, kiuj vidas ilin.

Vilius:Kiel oni diras "Oh, give me a break!" esperante?
Ho, donu al mi rompon. lango.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 13:43:14

white knight:
Ghis la revido kaj antauhen kun via lernado de la plej bona lingvo! okulumo.gif
Mi tute ne ŝatas legi "la plej bonan lingvon" sen supersignoj! rideto.gif
"antauhen" ne eblas eĉ h-sisteme, oni diru "antauen".

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 15:41:57

Aŭ "antawen" - mi vidis iam.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 16:50:38

Plej multaj el ni, ne bezonas iun ajn anstataŭan metodon. Por Vindozo la programo Tajpi estas tre bona ilo por skribi esperante. Ankaŭ por Linukso ne estas problemo. Nur uzantoj de tre malnovaj komputiloj (aŭ operaciumoj) vere devas uzi ekzemple iksan metodon.

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 17:33:26

Ne nur. Sur retpaĝoj ne uzantaj Unikodon oni devas ĉiam uzi x- aŭ h-sistemon, eĉ se oni havas komputilon kun Esperantaj literoj.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-oktobro-12 19:07:07

Cosi:Ne nur. Sur retpaĝoj ne uzantaj Unikodon oni devas ĉiam uzi x- aŭ h-sistemon, eĉ se oni havas komputilon kun Esperantaj literoj.
Mi pensis unuavice pri la forumoj de Lernu, komunikado per retpoŝto, skajpo ktp. Pri retpaĝoj ĝenerale mi ne spertas, sed mi fidas je vi.

Tamen se temas pri retpaĝoj dediĉitaj al esperanto, indas ke ili ŝanĝu al unikodon. Retpaĝo kiu uzas iksan metodon tre malbelas kaj estas malfacile legebla.

Reen al la supro