შინაარსის ნახვა

Vizitu mian blogon pri la fenomeno NIFO en Esperanto

ekstertera-ისა და 6 სექტემბერი, 2009-ის მიერ

შეტყობინებები: 12

ენა: Esperanto

ekstertera (მომხმარებლის პროფილი) 6 სექტემბერი, 2009 14:43:21

Saluton!

Mi volas inviti al chiuj viziti mian blogon pri la fenomeno NIFO, kun novajhoj, fotoj, videoj... Ghi estas tute en Esperanto, kompreneble.
Se vi shatas la temon vizitu tuj la blogon kaj partoprenu. La adreso estas:

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ghis la revido kaj antauhen kun via lernado de la plej bona lingvo! okulumo.gif

Vilius (მომხმარებლის პროფილი) 17 სექტემბერი, 2009 09:17:25

Kiel oni diras "Oh, give me a break!" esperante?

jchthys (მომხმარებლის პროფილი) 17 სექტემბერი, 2009 15:57:28

Vilius:Kiel oni diras "Oh, give me a break!" esperante?
Ho, ve.

darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 12 ოქტომბერი, 2009 13:43:14

white knight:
Ghis la revido kaj antauhen kun via lernado de la plej bona lingvo! okulumo.gif
Mi tute ne ŝatas legi "la plej bonan lingvon" sen supersignoj! rideto.gif
"antauhen" ne eblas eĉ h-sisteme, oni diru "antauen".

Cosi (მომხმარებლის პროფილი) 12 ოქტომბერი, 2009 15:41:57

Aŭ "antawen" - mi vidis iam.

AlfRoland (მომხმარებლის პროფილი) 12 ოქტომბერი, 2009 16:50:38

Plej multaj el ni, ne bezonas iun ajn anstataŭan metodon. Por Vindozo la programo Tajpi estas tre bona ilo por skribi esperante. Ankaŭ por Linukso ne estas problemo. Nur uzantoj de tre malnovaj komputiloj (aŭ operaciumoj) vere devas uzi ekzemple iksan metodon.

Cosi (მომხმარებლის პროფილი) 12 ოქტომბერი, 2009 17:33:26

Ne nur. Sur retpaĝoj ne uzantaj Unikodon oni devas ĉiam uzi x- aŭ h-sistemon, eĉ se oni havas komputilon kun Esperantaj literoj.

AlfRoland (მომხმარებლის პროფილი) 12 ოქტომბერი, 2009 19:07:07

Cosi:Ne nur. Sur retpaĝoj ne uzantaj Unikodon oni devas ĉiam uzi x- aŭ h-sistemon, eĉ se oni havas komputilon kun Esperantaj literoj.
Mi pensis unuavice pri la forumoj de Lernu, komunikado per retpoŝto, skajpo ktp. Pri retpaĝoj ĝenerale mi ne spertas, sed mi fidas je vi.

Tamen se temas pri retpaĝoj dediĉitaj al esperanto, indas ke ili ŝanĝu al unikodon. Retpaĝo kiu uzas iksan metodon tre malbelas kaj estas malfacile legebla.

Cosi (მომხმარებლის პროფილი) 13 ოქტომბერი, 2009 09:30:08

Prave! Ŝanĝo al Unikodo ne estas malfacila, mi povas helpi ridulo.gif

AlfRoland (მომხმარებლის პროფილი) 13 ოქტომბერი, 2009 11:47:29

Iĉo:

Sed se oni uzas iksan metodon ĉi tie en tiu forumo, ĝi iĝas aŭtomate konvertita. Do ekzistas NENIO kialo por uzi h-sistemo, ...
Vi pravas, sed ankaŭ ne estas kialo uzi X-metodon ĉar per senkostaj simplaj iloj eblas skribi ĝuste jam de la komenco.

ზემოთ დაბრუნება