Więcej

Kurso de Esperanto baldaŭege en "LiveMocha" ... se vi kontribuas !

od erikano, 11 września 2009

Wpisy: 13

Język: Esperanto

erikano (Pokaż profil) 11 września 2009, 10:35:45

La fama internacia (fakte : Usonana) retejo pri lingvolernado "LiveMocha.com" jam komencis krei senpagan kurson de Esperanto !

... Sed, ĝi ankoraŭ ne pretas.
Ĝi bezonas voĉdonojn pro ĉiuj tradukaĵoj, antaŭ kvalifikiĝi kaj aperi oficiale en la retejo...

Do : Ĉiuj ni devas voĉdoni pro tiuj tradukaĵoj, por baldaŭ aperigi la kurson en la retejo !!

Metodo :
- registriĝu en la retejo (se vi ne ankoraŭ faris tion)

- kaj indiku "Esperanto"-n kiel unu el viaj parolataj lingvoj(almenaŭ "advanced" nivelo)

- poste, iru al "Home" paĝo Livemocha

- kaj rigardu malalte-dekstre : tie aperos la titolon "Rate a Member Translation" (*) , pri esperanto kurso, kaj sube la proponataj tradukoj.
- Klaku poste (ĉiufoje)sube la vortojn "View More", por vidi la sekvan proponatan tradukon, KTP...

NOTU BONE ! :
- NENIAM VOĈDONU / KLAKU la "malaltena" sagon
- NUR SELEKTU la sagojn kiuj iras alten (aŭ, almenaŭ, selektu neniun sagon, se la tradukon ne perfekte plaĉas al vi)
- Ĉar nur tiumaniere la kvanto de voĉdonoj grandiĝos, kaj tiel, baldaŭ la kurso aperos en la retejo !
Se vi selektus iu ajn sagon kiu iras malalten, la kvanto denove proksimiĝus nulo, kaj tio ne taŭgas por kvalifiki la kurson !!!!!

ANTAŬE DANKON !
BALDAŬ, danke al vi, Esperanto ESTOS LERNEBLA en unu el la plej grandaj "lingvolernadoretejo" okulumo.gif en la mondo !!!
Tio estos granda kaj bona "montrofenestro" por Esperanto. Pripensi pri tio, bonvolu !

P.S. : Vi povos ankaŭ aldoni pliajn tradukojn al la kurso, se vi skribos al la retejestroj (mt(a)livemocha.com). Vidu en la menciita retpaĝo.

(*) Bezonas kompreni iom la anglalingvo, sed... vere iomete ! Almenaŭ por voĉdoni, sufiĉos malgranda kono de la angla..., ĉar estas multaj bildoj...!

erikano (Pokaż profil) 11 września 2009, 20:56:59

Mi pensas ion : Se vi povas, traduku tiun mesaĝon al via lingvo, ĉar eble multaj esperantistoj plejofte babilas.. en iliaj propaj lingvoj !

Antaŭe dankon... pro l'Esperanto !

erikano (Pokaż profil) 11 września 2009, 21:33:28

Mi forgesis aldoni la rektan ligilon.

Do, jen : http://www.livemocha.com/

Ne forgesu : vi povas ankaŭ aldoni aliajn tradukojn, eble plibonajn iufoje (ne estas mi, kiu tradukis la kurson !! Mi ne scias ekzakte kiu faris tion, sed eble estas registoj de la retejo, kaj ne perfekta esperantisto. Sed, ne forgesu, neniam voĉdonu "kontraŭ" iu ajn tradukoj (vidu la kialo en la antaŭan mesagon). Se vi ne ŝatas iun tradukon, simple ne-vocdonu por ĝi, au plibone : aldonu alian pli bonan !)

Rodrigoo (Pokaż profil) 12 września 2009, 04:12:45

Mi samopinias, kara, sed kelkaj voxregistroj estis tro fuŝaj kaj, miaopinie, tute ne akcepteblaj, kaj mi malheziteme malvoĉdonis.
senkulpa.gif
Aldone, la kurso baldaŭ estos aperonta! TIo vere feliĉigas min. Kaj gratulon por ankaŭ disvastigi ĉi tie, Erikano.

Sammondane,
Ĥod

Trold (Pokaż profil) 14 września 2009, 14:43:32

Bona projekto sed bedaŭrinde preskaŭ ĉioj de la voĉsonoj estas viraj. ploro.gif

Trold (Pokaż profil) 18 września 2009, 05:50:55

Mi provas kontroli.
Sed mi dubas pri ĉi tiun tradukon:

"She is shopping for jewelry". Al:
1.Ŝi butikumas pro juveloj. Aŭ:
2.Ŝi butikumas pri juveloj.

Sed mi mem preferas ĝin tiel:
Ŝi butikumas juveloj.

Kion vi pensas?

Vilius (Pokaż profil) 18 września 2009, 09:35:02

Trold:"She is shopping for jewelry". Al:
1.Ŝi butikumas pro juveloj. Aŭ:
2.Ŝi butikumas pri juveloj.
Ĉu "Ŝi butikumas por juveloj" ne taŭgas?

horsto (Pokaż profil) 18 września 2009, 10:43:19

Trold:
Sed mi mem preferas ĝin tiel:
Ŝi butikumas juveloj.
Kion vi pensas?
Mankas la akuzativo:
.
Ŝi butikumas juvelojn.
Vilius:Ĉu "Ŝi butikumas por juveloj" ne taŭgas?
Mi pensas ke tio ne bonas, vi povas butikumi por iu alia, ekzemple.
Kial ne:
Ŝi butikumas por trovi (aĉeti) juvelojn.

Ŝi butikumas serĉante juvelojn.

Trold (Pokaż profil) 19 września 2009, 06:58:59

Mankas la akuzativo:
.
Ŝi butikumas juvelojn.
Kompreneble, pardonu min, tion mi ŝatas, sed

ŝajnas ke venkos "butikumas pro".

horsto (Pokaż profil) 19 września 2009, 12:13:15

Trold:
ŝajnas ke venkos "butikumas pro".
"butikumas pro" signifas ke la juveloj estas la kaŭzo por la butikumado, sed tio ne nepre signifas ke ŝi aĉetas juvelojn, povus esti ke ŝi aĉetas ion alian, ĉu ne?

Wróć do góry