Mergi la conținut

Enigmo: Trovu la ciferojn!

de fizikisto, 13 septembrie 2009

Contribuții/Mesaje: 13

Limbă: Esperanto

fizikisto (Arată profil) 15 septembrie 2009, 20:14:14

Vilius:Ĉu "8 0 0 0 0 0 0 0 1 0" ne taŭgas?
Ne, tiu ne estas solvo, ĉar estas unu "1", sed en loko 1 estas "0".

Mia programeto bezonas malpli ol unu sekundo por trovi ĉiujn solvojn. Por 25 lokoj ĝi bezonas kelkajn sekundojn. Vi povas plirapidigi vian programon per konsideri ĉi tiujn faktojn:

Sumo(cifero) = 10
Sumo(i*cifero) = 10

Do, la programo ne devas provi seriojn kiel ekz. x,x,x,x,x,x,x,x,x,2 aŭ x,x,x,x,x,x,x,x,1,1.

Vilius (Arată profil) 15 septembrie 2009, 20:31:29

fizikisto:
Vilius:Ĉu "8 0 0 0 0 0 0 0 1 0" ne taŭgas?
Ne, tiu ne estas solvo, ĉar estas unu "1", sed en loko 1 estas "0".
Ho.. vi pravas. Eĉ mia malrapida burtforta programo ne trovis pli da solvoj rideto.gif

horsto (Arată profil) 15 septembrie 2009, 23:37:15

Eble ja iu ĉi tie interesiĝas pri kiel oni povus esprimi la nombron Pi. Vidu ĉi tie.

Înapoi mai sus