Al la enhavo

Enigmo: Trovu la ciferojn!

de fizikisto, 2009-septembro-13

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2009-septembro-13 16:02:00

Estas 10 lokoj, numeritaj je 0 ĝis 9. Skribu en ĉiun lokon kiom da ciferoj de tiu speco estas skribita. Do, se vi skribas 4 en la lokon numeritan je 1, tio signifas ke entute vi devas skribi 4 fojoj la ciferon 1.
Inversa ekzemplo: Se vi skribas 3 fojoj la ciferon 2, vi skribu la ciferon 3 en la lokon 2.
Mi trovis solvon, sed mi ankoraŭ ne scias kiom da solvoj ekzistas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-13 20:58:58

Sed kion oni skribu en loko 0?

fizikisto (Montri la profilon) 2009-septembro-14 06:39:21

Rogir:Sed kion oni skribu en loko 0?
Verŝajne vi skribos en kelkaj lokoj la ciferon "0". Do, vi skribu la nombron de "0" en la loko 0.

Ekzemplo kun eraro:

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 (lokoj)
3 3 0 0 1 1 0 1 ..... (ciferoj)

Mi skribis 3 fojoj la "0" kaj la "1", do en lokoj 0 kaj 1 mi skribu "3". En loko 3 estas eraro, ĉar mi skribis 2 fojoj ciferon "3", do la cifero en loko 3 devus esti pli ol "0"!

fizikisto (Montri la profilon) 2009-septembro-14 06:57:58

Pli malgranda ekzemplo sen eraro, sed nur lokoj 0 ĝis 3:

0 1 2 3 (lokoj)
2 0 2 0 (ciferoj)

Mi skribis 2 fojoj la "0" kaj 2 fojoj la "2", do en lokoj 0 kaj 2 mi devis skribi "2". Ciferojn "1" kaj "3" mi ne uzis, do en lokoj 1 kaj 3 mi skribu "0".

dobri (Montri la profilon) 2009-septembro-14 15:35:58

Laŭ ĉi tiuj kondiĉoj ekzistas multege da solvoj. Mi trovis la plej simplan solvon:

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
1 1 1 1 1 1 1 1 1 1

fizikisto (Montri la profilon) 2009-septembro-14 16:32:25

dobri:Laŭ ĉi tiuj kondiĉoj ekzistas multege da solvoj. Mi trovis la plej simplan solvon:

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
Bedaŭrinde tiu ne estas solvo. La ciferoj en ĉiuj lokoj signifas, ke ekzistas unu 0, unu 1, unu 2,..., unu 9 inter viaj ciferoj, sed estas nur ciferoj 1. Vi skribis dek ciferojn 1, do en loko 1 devus esti 10.

sergejm (Montri la profilon) 2009-septembro-15 05:01:58

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
6 2 1 0 0 0 1 0 0 0
Verŝajne ĝi estas la sola solvo.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-septembro-15 06:39:44

sergejm:0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
6 2 1 0 0 0 1 0 0 0
Verŝajne ĝi estas la sola solvo.
Ĝuste!
Hieraŭ vespere mi faris etan programon por solvi la problemon kaj trovis, ke ĝi vere estas la sola solvo.
Interese: Por sama problemo kun lokoj 0 ĝis 3 ekzistas 2 solvoj, sed por lokoj 0 ĝis 5 ekzistas neniu solvo.

Vilius (Montri la profilon) 2009-septembro-15 10:12:31

Mi ankaŭ skribis la programeton rideto.gif. Sed ĝi ankaŭ ne finis labori. Tre malrapida programeto. Kiom da tempto via programo laboris por trovi la resulton?

Vilius (Montri la profilon) 2009-septembro-15 10:25:42

fizikisto:Hieraŭ vespere mi faris etan programon por solvi la problemon kaj trovis, ke ĝi vere estas la sola solvo.
Ĉu "8 0 0 0 0 0 0 0 1 0" ne taŭgas?
Mia programo kontrolas ĉiuj eblaj serioj de "0 0 0..." ĝis "9 9 9...". Kiam ĝi finos kalkuli, mi certe scios ĉiuj solvoj.

Reen al la supro