Missatges: 13
Llengua: Esperanto
fizikisto (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2009 16.02.00
Inversa ekzemplo: Se vi skribas 3 fojoj la ciferon 2, vi skribu la ciferon 3 en la lokon 2.
Mi trovis solvon, sed mi ankoraŭ ne scias kiom da solvoj ekzistas.
Rogir (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2009 20.58.58
fizikisto (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2009 6.39.21
Rogir:Sed kion oni skribu en loko 0?Verŝajne vi skribos en kelkaj lokoj la ciferon "0". Do, vi skribu la nombron de "0" en la loko 0.
Ekzemplo kun eraro:
0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 (lokoj)
3 3 0 0 1 1 0 1 ..... (ciferoj)
Mi skribis 3 fojoj la "0" kaj la "1", do en lokoj 0 kaj 1 mi skribu "3". En loko 3 estas eraro, ĉar mi skribis 2 fojoj ciferon "3", do la cifero en loko 3 devus esti pli ol "0"!
fizikisto (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2009 6.57.58
0 1 2 3 (lokoj)
2 0 2 0 (ciferoj)
Mi skribis 2 fojoj la "0" kaj 2 fojoj la "2", do en lokoj 0 kaj 2 mi devis skribi "2". Ciferojn "1" kaj "3" mi ne uzis, do en lokoj 1 kaj 3 mi skribu "0".
dobri (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2009 15.35.58
0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
fizikisto (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2009 16.32.25
dobri:Laŭ ĉi tiuj kondiĉoj ekzistas multege da solvoj. Mi trovis la plej simplan solvon:Bedaŭrinde tiu ne estas solvo. La ciferoj en ĉiuj lokoj signifas, ke ekzistas unu 0, unu 1, unu 2,..., unu 9 inter viaj ciferoj, sed estas nur ciferoj 1. Vi skribis dek ciferojn 1, do en loko 1 devus esti 10.
0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
sergejm (Mostra el perfil) 15 de setembre de 2009 5.01.58
6 2 1 0 0 0 1 0 0 0
Verŝajne ĝi estas la sola solvo.
fizikisto (Mostra el perfil) 15 de setembre de 2009 6.39.44
sergejm:0 1 2 3 4 5 6 7 8 9Ĝuste!
6 2 1 0 0 0 1 0 0 0
Verŝajne ĝi estas la sola solvo.
Hieraŭ vespere mi faris etan programon por solvi la problemon kaj trovis, ke ĝi vere estas la sola solvo.
Interese: Por sama problemo kun lokoj 0 ĝis 3 ekzistas 2 solvoj, sed por lokoj 0 ĝis 5 ekzistas neniu solvo.
Vilius (Mostra el perfil) 15 de setembre de 2009 10.12.31
Vilius (Mostra el perfil) 15 de setembre de 2009 10.25.42
fizikisto:Hieraŭ vespere mi faris etan programon por solvi la problemon kaj trovis, ke ĝi vere estas la sola solvo.Ĉu "8 0 0 0 0 0 0 0 1 0" ne taŭgas?
Mia programo kontrolas ĉiuj eblaj serioj de "0 0 0..." ĝis "9 9 9...". Kiam ĝi finos kalkuli, mi certe scios ĉiuj solvoj.