본문으로

Enigmo: Trovu la ciferojn!

글쓴이: fizikisto, 2009년 9월 13일

글: 13

언어: Esperanto

fizikisto (프로필 보기) 2009년 9월 13일 오후 4:02:00

Estas 10 lokoj, numeritaj je 0 ĝis 9. Skribu en ĉiun lokon kiom da ciferoj de tiu speco estas skribita. Do, se vi skribas 4 en la lokon numeritan je 1, tio signifas ke entute vi devas skribi 4 fojoj la ciferon 1.
Inversa ekzemplo: Se vi skribas 3 fojoj la ciferon 2, vi skribu la ciferon 3 en la lokon 2.
Mi trovis solvon, sed mi ankoraŭ ne scias kiom da solvoj ekzistas.

Rogir (프로필 보기) 2009년 9월 13일 오후 8:58:58

Sed kion oni skribu en loko 0?

fizikisto (프로필 보기) 2009년 9월 14일 오전 6:39:21

Rogir:Sed kion oni skribu en loko 0?
Verŝajne vi skribos en kelkaj lokoj la ciferon "0". Do, vi skribu la nombron de "0" en la loko 0.

Ekzemplo kun eraro:

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 (lokoj)
3 3 0 0 1 1 0 1 ..... (ciferoj)

Mi skribis 3 fojoj la "0" kaj la "1", do en lokoj 0 kaj 1 mi skribu "3". En loko 3 estas eraro, ĉar mi skribis 2 fojoj ciferon "3", do la cifero en loko 3 devus esti pli ol "0"!

fizikisto (프로필 보기) 2009년 9월 14일 오전 6:57:58

Pli malgranda ekzemplo sen eraro, sed nur lokoj 0 ĝis 3:

0 1 2 3 (lokoj)
2 0 2 0 (ciferoj)

Mi skribis 2 fojoj la "0" kaj 2 fojoj la "2", do en lokoj 0 kaj 2 mi devis skribi "2". Ciferojn "1" kaj "3" mi ne uzis, do en lokoj 1 kaj 3 mi skribu "0".

dobri (프로필 보기) 2009년 9월 14일 오후 3:35:58

Laŭ ĉi tiuj kondiĉoj ekzistas multege da solvoj. Mi trovis la plej simplan solvon:

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
1 1 1 1 1 1 1 1 1 1

fizikisto (프로필 보기) 2009년 9월 14일 오후 4:32:25

dobri:Laŭ ĉi tiuj kondiĉoj ekzistas multege da solvoj. Mi trovis la plej simplan solvon:

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
Bedaŭrinde tiu ne estas solvo. La ciferoj en ĉiuj lokoj signifas, ke ekzistas unu 0, unu 1, unu 2,..., unu 9 inter viaj ciferoj, sed estas nur ciferoj 1. Vi skribis dek ciferojn 1, do en loko 1 devus esti 10.

sergejm (프로필 보기) 2009년 9월 15일 오전 5:01:58

0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
6 2 1 0 0 0 1 0 0 0
Verŝajne ĝi estas la sola solvo.

fizikisto (프로필 보기) 2009년 9월 15일 오전 6:39:44

sergejm:0 1 2 3 4 5 6 7 8 9
6 2 1 0 0 0 1 0 0 0
Verŝajne ĝi estas la sola solvo.
Ĝuste!
Hieraŭ vespere mi faris etan programon por solvi la problemon kaj trovis, ke ĝi vere estas la sola solvo.
Interese: Por sama problemo kun lokoj 0 ĝis 3 ekzistas 2 solvoj, sed por lokoj 0 ĝis 5 ekzistas neniu solvo.

Vilius (프로필 보기) 2009년 9월 15일 오전 10:12:31

Mi ankaŭ skribis la programeton rideto.gif. Sed ĝi ankaŭ ne finis labori. Tre malrapida programeto. Kiom da tempto via programo laboris por trovi la resulton?

Vilius (프로필 보기) 2009년 9월 15일 오전 10:25:42

fizikisto:Hieraŭ vespere mi faris etan programon por solvi la problemon kaj trovis, ke ĝi vere estas la sola solvo.
Ĉu "8 0 0 0 0 0 0 0 1 0" ne taŭgas?
Mia programo kontrolas ĉiuj eblaj serioj de "0 0 0..." ĝis "9 9 9...". Kiam ĝi finos kalkuli, mi certe scios ĉiuj solvoj.

다시 위로