У садржају

NEO: plan-lingvo kreita de Arturo Alfandari

од Terano, 21. септембар 2009.

Поруке: 22

Језик: Esperanto

Terano (Погледати профил) 21. септембар 2009. 10.28.11

Karaj amikoj, mi invitas vin partopreni tradukadan projekton pri ĉefa libro de Alfandari "Cours pratique de Neo". Aŭtentika lingvo de la libro estas la franca. Lingvo de tradukado estas Esperanto. La projekto bezonas tradukistojn el franca en Esperanton, korektistojn kaj redaktistojn de Esperanta teksto.

Se vi regas la francan kaj (aŭ) Esperanton bone kaj interesiĝas historion de interlingvistiko, bonvenu!

Vi povas konatiĝi kun parto de la laboro tie

Dezirantoj, bonvolu lasi komentojn en ĉi-temo aŭ skribi al mi persone per Lernu.net.

Trovu praktikan aplikon de via Esperanto kaj novajn amikojn!

Amike

crescence (Погледати профил) 23. септембар 2009. 11.49.36

Terano:Karaj amikoj, mi invitas vin partopreni tradukadan projekton pri ĉefa libro de Alfandari "Cours pratique de Neo". Aŭtentika lingvo de la libro estas la franca.
Kio estas "Neo" ? Kio estas ĝia historio ?

qwertz (Погледати профил) 23. септембар 2009. 12.41.23

ekzistas kelkaj vikipedio informacio.

Gbx,

crescence (Погледати профил) 23. септембар 2009. 13.18.12

qwertz:ekzistas kelkaj vikipedio informacio.
Gbx,
Dankon al vi. Mi ne konis tiun lingvon. Kiu ĝin parolas ?

Terano (Погледати профил) 24. јануар 2010. 13.17.05

Karaj amikoj.

Mi ĝojas informi vin ke sur la paĝaro amikosdeneo.org dupaĝa kurso de Neo (en angla kaj rusa) estas publikita.

Se vi povas kaj ŝatas traduki la paĝojn en hispana, portugala, germana, franca, ĉina, japona, araba, persa, turka aŭ aliaj lingvojn, bonvolu informigi min.

jan aleksan (Погледати профил) 25. јануар 2010. 13.07.53

Dankon pro la sciigo, mi fakte preterlasis Neon ĉar pensis ke estis alia esperantoklono.

ĉu vi scias kie oni povus trovi elektronikajn (pli-ol-du-paĝajn) dokumentojn pri tio en la franca?

ridulo.gif,

Terano (Погледати профил) 04. април 2010. 11.50.09

Rigardu ĉi-tien:

Cours pratique de Neo

Tio estas plena kurso de Neo kaj grandega Franca-Neo / Neo-Franca vortaro.

eurimaco (Погледати профил) 17. мај 2010. 15.53.11

Terano:Karaj amikoj, mi invitas vin partopreni tradukadan projekton pri ĉefa libro de Alfandari "Cours pratique de Neo". Aŭtentika lingvo de la libro estas la franca. Lingvo de tradukado estas Esperanto. La projekto bezonas tradukistojn el franca en Esperanton, korektistojn kaj redaktistojn de Esperanta teksto.

Se vi regas la francan kaj (aŭ) Esperanton bone kaj interesiĝas historion de interlingvistiko, bonvenu!

Vi povas konatiĝi kun parto de la laboro tie

Dezirantoj, bonvolu lasi komentojn en ĉi-temo aŭ skribi al mi persone per Lernu.net.

Trovu praktikan aplikon de via Esperanto kaj novajn amikojn!

Amike
Kara Amiko,

Mi kredas ke ghis nun Esperanto estas la sola lingvo povanta tauhgi por kunigighi la homaro. Pri tio ni havas sufichajn provojn. Ni ne devos nei chi tion. Mi reale kredas ke vi kongruas kun mi. Chu mi divenis?

Ghis revido, kaj bonan sanon!

crescence (Погледати профил) 17. мај 2010. 16.58.41

Terano:Rigardu ĉi-tien:

Cours pratique de Neo
Tiu ligilo ne funkcias.

Terano (Погледати профил) 08. јун 2010. 22.09.50

Ĝi bone funkcias por mi. Verŝajne vi uzas oldan krozilon (programon por interret).

Se vi deziras mi povas sendi la libron retposhte.
Tiu ligilo ne funkcias.

Вратите се горе