ورود به محتوا

Idistoŝerco

از fizikisto, 21 سپتامبر 2009

پست‌ها: 46

زبان: Esperanto

fizikisto (نمایش مشخصات) 24 سپتامبر 2009،‏ 21:49:12

Kial la Idistoj (Orientfrisoj/Lepe-anoj/Belgoj/Poloj/Germanoj/...) havas vundetojn kaj grataĵojn en la vizaĝo?

Ĉar dimanĉe ili provas manĝi per forko kaj tranĉilo.

walterabbagnano (نمایش مشخصات) 25 سپتامبر 2009،‏ 11:42:57

en Italujo la ŝercoj estas pri karabenistoj

Lunombrulino (نمایش مشخصات) 9 اکتبر 2009،‏ 20:54:00

Oŝo-Jabe:
jchthys:En Usono la ŝercoj estas pri poloj.
Fakte, la ŝercoj en Usono estas pri iu ajn.
... kaj la advokatoj.

Martinbr (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2009،‏ 10:50:24

fizikisto:Kial la bestoĝardeno en Orientfrisujo devis fermiĝi? Ĉar la besto foriris.
Kaj kiel devas fermiĝi la biblioteko de la orientfrisa "ĉefurbo" Aurich?

Iu ne redonis la libron.

Martinbr (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2009،‏ 11:02:39

En Germanio, la "originalan ampol-ŝercon" oni rakontas pri orientfrisoj:

Kiom da orientfrisoj oni bezonas por ŝanĝi ampolon?
Kvin. Unu stariĝas sur seĝo kaj ŝanĝas la ampolon, kaj kvar turnas la seĝon.

darkweasel (نمایش مشخصات) 12 اکتبر 2009،‏ 13:51:06

En Vieno, oni ofte ŝercas pri Burgenlandanoj.

Du Burgenlandanoj aŭtas kaj alproksimiĝas semaforon. Estas ruĝe, ili haltas. Verdiĝas, ili daŭrigas ne movi. Reruĝiĝas, unu diras al la alia: "Ni daŭrigu veturi, tion ĉi ni jam vidis!"

Jen la unua Burgenlandanŝerco, kiu nun venis en mian cerbon skribinte pri tiaj ŝercoj. lango.gif Eventualaj Burgenlandanoj vidantaj tiun ĉi mesaĝon bonvolu ne ofendiĝi!

fizikisto (نمایش مشخصات) 17 اکتبر 2009،‏ 19:10:59

Fizikistoj ofte mokas pri matematikistoj. Jen Ekzemploj:

- Kiel matematikisto kaptas leonon?
- Li kaptas du leonojn kaj liberigas unu.

-----------

Troviĝas fajro kaj kaldrono plena je akvo apud la fajro.
Kiel fizikisto varmigas la akvon? - Li metas la kaldronon sur la fajron.
Kiel matematikisto varmigas la akvon? - Ankaŭ li metas la kaldronon sur la fajron.
Nun troviĝas fajro kaj kaldrono plena je akvo, sed kvin metrojn for de la fajro.
Kiel fizikisto varmigas la akvon? - Li metas la kaldronon sur la fajron.
Kiel matematikisto varmigas la akvon? - Li metas la kaldronon al la antaŭa loko, do li nun havas la antaŭan taskon.

Eddycgn (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 16:34:06

Mi konas ŝercojn pri pastroj kaj monaĥinoj.

Viro kun edzino vojaĝas per aŭto tra la kamparo.
Proksime de malgranda farmo du nigraj bestoj aperas neatendite sur la stratrando.
La viro, kiu malbone vidas, ne povas bremsi tempe kaj puŝas ilin sub la aŭto.
Ili iras do al la farmo kaj la viro demandas: “Ĉu vi havas grandajn nigrajn anserojn?”
La farmisto respondas: “Ne, ni ne havas”
La virino: “Stultulo! Mi jam pensis ke ili estis monaĥinoj!”

DaniBCN (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2009،‏ 19:24:59

Mi veturis al Kubo kaj ĝi estis amuzege ĉar en tiu lando oni uzas la samajn ŝercojn pri la homoj el Kamaŭeio kiuj oni uzas pri la homoj el Lepe en hispanio (kaj pri la hispanajn en katalunujo okulumo.gif)

Leporino (نمایش مشخصات) 30 دسامبر 2009،‏ 21:46:17

En Svedio la ŝercoj estas pri la Norvegoj. rido.gif

Kial la Norvegoj ĉiam iras en la mezo de la kamparostrato?
Ĉar la sovaĝaj herboj kaj floroj, kiuj kreskas ĉe la stratflanko, timigas ilin.

Kial la Norvegoj ĉiam havas la manojn en la pantalonpoŝoj?
Ili hontas, ĉar iliaj fingroj ne estas samgrandaj.

rido.gif rido.gif rido.gif

بازگشت به بالا