Meldinger: 46
Språk: Esperanto
fizikisto (Å vise profilen) 2009 9 24 21:49:12
Ĉar dimanĉe ili provas manĝi per forko kaj tranĉilo.
walterabbagnano (Å vise profilen) 2009 9 25 11:42:57
Lunombrulino (Å vise profilen) 2009 10 9 20:54:00
Oŝo-Jabe:... kaj la advokatoj.jchthys:En Usono la ŝercoj estas pri poloj.Fakte, la ŝercoj en Usono estas pri iu ajn.
Martinbr (Å vise profilen) 2009 10 12 10:50:24
fizikisto:Kial la bestoĝardeno en Orientfrisujo devis fermiĝi? Ĉar la besto foriris.Kaj kiel devas fermiĝi la biblioteko de la orientfrisa "ĉefurbo" Aurich?
Iu ne redonis la libron.
Martinbr (Å vise profilen) 2009 10 12 11:02:39
Kiom da orientfrisoj oni bezonas por ŝanĝi ampolon?
Kvin. Unu stariĝas sur seĝo kaj ŝanĝas la ampolon, kaj kvar turnas la seĝon.
darkweasel (Å vise profilen) 2009 10 12 13:51:06
Du Burgenlandanoj aŭtas kaj alproksimiĝas semaforon. Estas ruĝe, ili haltas. Verdiĝas, ili daŭrigas ne movi. Reruĝiĝas, unu diras al la alia: "Ni daŭrigu veturi, tion ĉi ni jam vidis!"
Jen la unua Burgenlandanŝerco, kiu nun venis en mian cerbon skribinte pri tiaj ŝercoj. Eventualaj Burgenlandanoj vidantaj tiun ĉi mesaĝon bonvolu ne ofendiĝi!
fizikisto (Å vise profilen) 2009 10 17 19:10:59
- Kiel matematikisto kaptas leonon?
- Li kaptas du leonojn kaj liberigas unu.
-----------
Troviĝas fajro kaj kaldrono plena je akvo apud la fajro.
Kiel fizikisto varmigas la akvon? - Li metas la kaldronon sur la fajron.
Kiel matematikisto varmigas la akvon? - Ankaŭ li metas la kaldronon sur la fajron.
Nun troviĝas fajro kaj kaldrono plena je akvo, sed kvin metrojn for de la fajro.
Kiel fizikisto varmigas la akvon? - Li metas la kaldronon sur la fajron.
Kiel matematikisto varmigas la akvon? - Li metas la kaldronon al la antaŭa loko, do li nun havas la antaŭan taskon.
Eddycgn (Å vise profilen) 2009 11 6 16:34:06
Viro kun edzino vojaĝas per aŭto tra la kamparo.
Proksime de malgranda farmo du nigraj bestoj aperas neatendite sur la stratrando.
La viro, kiu malbone vidas, ne povas bremsi tempe kaj puŝas ilin sub la aŭto.
Ili iras do al la farmo kaj la viro demandas: “Ĉu vi havas grandajn nigrajn anserojn?”
La farmisto respondas: “Ne, ni ne havas”
La virino: “Stultulo! Mi jam pensis ke ili estis monaĥinoj!”
DaniBCN (Å vise profilen) 2009 12 28 19:24:59
Leporino (Å vise profilen) 2009 12 30 21:46:17
Kial la Norvegoj ĉiam iras en la mezo de la kamparostrato?
Ĉar la sovaĝaj herboj kaj floroj, kiuj kreskas ĉe la stratflanko, timigas ilin.
Kial la Norvegoj ĉiam havas la manojn en la pantalonpoŝoj?
Ili hontas, ĉar iliaj fingroj ne estas samgrandaj.