K vsebini

Swahili

od victornino, 26. september 2009

Sporočila: 15

Jezik: Esperanto

victornino (Prikaži profil) 26. september 2009 09:59:44

Ĉu iu el vi lernis iam Swahili-n? Dum kelke da tempo, oni pensis ke ĝi povus esti la "esperanta ligvo" por Afriko. Aliparte ŝajnas ke la araba, la angla kaj la franca imponiĝis.

Kion vi pensas?

gyrus (Prikaži profil) 26. september 2009 11:39:27

La panjo lernis ĝin iomete kiam ŝi vivis en afriko, sed nun ŝi ne memoras multe da ĝi senkulpa.gif .

victornino (Prikaži profil) 26. september 2009 12:11:14

gyrus:La panjo lernis ĝin iomete kiam ŝi vivis en afriko, sed nun ŝi ne memoras multe da ĝi senkulpa.gif .
Ĉu ŝi loĝis en Afriko, antaŭ multaj jaroj? Estus interese koni ŝian opinion pri la Swahili

[kiel oni diras "Swahili"-n esperante?]

gyrus (Prikaži profil) 26. september 2009 13:27:20

Estas svahililingvo mi pensas. La panjo iris tien por volontan laboron. Ŝi ŝatis la lingvon kaj nun deziras relerni ĝin ĉar ni havas onklinon kies unua lingvo estas ĝi.

ceigered (Prikaži profil) 26. september 2009 15:04:40

Swahili (mi ankaŭ ne scias la ĝustan vorton esperante! lango.gif) estas belega (mojosega por 'junuloj' okulumo.gif) lingvo laŭ mia vidpunkto, kaj ĝi ŝajnas facila. Sed mi pensas ke la propono por estigi ĝin kiel la 'esperanto de Afriko' ne estas perfekta - nete, mi volas diri ke iuj afrikaj homoj eble ne volas havi Swahili-n kiel tuta-regione helpanta lingvo ĉar la lingvo ne estas grava por ili aŭ ĉar aliaj kaŭzoj.

Tamen mi pensas ke swahili estas bela kaj ŝajnante facila, kaj estus bona havi tiuj trajtoj en lingvo por tia uzado.

victornino (Prikaži profil) 27. september 2009 11:56:03

ceigered:Swahili (mi ankaŭ ne scias la ĝustan vorton esperante! lango.gif) estas belega (mojosega por 'junuloj' okulumo.gif) lingvo laŭ mia vidpunkto, kaj ĝi ŝajnas facila. Sed mi pensas ke la propono por estigi ĝin kiel la 'esperanto de Afriko' ne estas perfekta - nete, mi volas diri ke iuj afrikaj homoj eble ne volas havi Swahili-n kiel tuta-regione helpanta lingvo ĉar la lingvo ne estas grava por ili aŭ ĉar aliaj kaŭzoj.

Tamen mi pensas ke swahili estas bela kaj ŝajnante facila, kaj estus bona havi tiuj trajtoj en lingvo por tia uzado.
Dankon pro via opinio. Do se la Swahili ne estas volita de iuj afrikaj homoj, ankaŭ ne ili volus la esperantan, ĉu ne?

apb (Prikaži profil) 27. september 2009 13:47:59

Dankon pro via opinio. Do se la Swahili ne estas volita de iuj afrikaj homoj, ankaŭ ne ili volus la esperantan, ĉu ne?
Mi pensas ke se vi estas afrika, okcidenta aŭ orienta internaciulo vi ankaŭ volas havi internacian kommunikilon.

Amike
Anders

ceigered (Prikaži profil) 27. september 2009 14:06:00

victornino:Dankon pro via opinio. Do se la Swahili ne estas volita de iuj afrikaj homoj, ankaŭ ne ili volus la esperantan, ĉu ne?
Mmm, mi ne scias... La problemo kiun mi vidas estas la neŭtraleco de la lingvo, kaj ke Swahili ne havas tuta neŭtraleco se oni ne parolas unun de la parencaj lingvoj.

REDAKTO:
victornino:[kiel oni diras "Swahili"-n esperante?]
Mi ĵus serĉis ĝin en la lernu!a vortaro kaj 'Svahilo' (aŭ svahila-lingvo) estas la ĝusta vorto rideto.gif

Eddycgn (Prikaži profil) 03. november 2009 15:51:53

Ke afrikanuloj lernas svahilon estas imagebla. Ke la popoloj de aliaj naciaj lernus ĝin estas nekredebla. Do kial instali la komunikadon inter afrikanuloj kaj neafrikanuloj?

victornino (Prikaži profil) 03. november 2009 21:40:19

Eddycgn:Ke afrikanuloj lernas svahilon estas imagebla. Ke la popoloj de aliaj naciaj lernus ĝin estas nekredebla. Do kial instali la komunikadon inter afrikanuloj kaj neafrikanuloj?
Ene tiu ĉi forumo, la esperebla respondo verŝajne estas: ni uzu esperanton ridulo.gif

Nazaj na začetek