Al la enhavo

Swahili

de victornino, 2009-septembro-26

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2009-novembro-03 22:04:25

Estas multaj konkuremoj inter afrikanoj. Mi ne certas ke ili akordas pri iu komuna afrika lingvo (nekonstruita).

CubeF (Montri la profilon) 2010-februaro-04 03:01:52

Mi ŝatas unu kanton en svahila. Ĝi eĉ devenas de La perdita generacio kaj nomiĝas Ĉiuj ni amegas Usonon, Esperant-, svahil- kaj angl-lingva versio kantata dum Arkones 2008. Mojosega kanto lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 15:27:22

Jen interesa artikolo en la angla kaj en la franca de Claude Piron pri la lingva problemo en Afriko.

juanr2099 (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 18:04:31

Saluton!
Mi iam eklernis la svahilan (antaŭ du aŭ tri monatoj). Ĝi ege interesis min. Ties gramatiko estas por mi tre amuza ĉar, simile al Esperanto, ĝi estas aglutina lingvo kaj eblas konstrui tute novajn vortojn per jam ekzistantaj memstaraj vortoj sed mi ĉesis lerni pro tio, ke mi ne povis trovi iun ajn korespondanton por praktiki.

formiĉjo (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 21:14:41

Mi parolas svahilan, sed mi pli bone parolas joruban, ĉar mi estis misiisto en Niĝerio.
La joruba estas pli facila ankaŭ.

Ninakusema Kiswahili lakini Wayoruba ni rahisi zaidi.

Mi soro šugbon yorubá ro jù mi lo.

La svahila havas naŭ genrojn, tre kompleksan verbon kaj adjektivan sistemon. La joruba lingvo eble estas pli facila ol Esperanton, se mi aŭdacas diri! Joruba havas simplan SVO vortordon. La verboj neniam ŝanĝas, adjektivoj neniam ŝanĝas. La verboj eble ĵus ŝanĝos tonon. Ekzemple:
Mi ĵetas rokon.
Mi so apáta

Miĵetis rokon.
Mi apáta.
Kaj oni nur indikas la tenson, por eviti la konfuzon. Se tempo estas komprenita, tiam ĝi estas superflua.

Reen al la supro