본문으로

Swahili

글쓴이: victornino, 2009년 9월 26일

글: 15

언어: Esperanto

Frankouche (프로필 보기) 2009년 11월 3일 오후 10:04:25

Estas multaj konkuremoj inter afrikanoj. Mi ne certas ke ili akordas pri iu komuna afrika lingvo (nekonstruita).

CubeF (프로필 보기) 2010년 2월 4일 오전 3:01:52

Mi ŝatas unu kanton en svahila. Ĝi eĉ devenas de La perdita generacio kaj nomiĝas Ĉiuj ni amegas Usonon, Esperant-, svahil- kaj angl-lingva versio kantata dum Arkones 2008. Mojosega kanto lango.gif

Miland (프로필 보기) 2010년 4월 12일 오후 3:27:22

Jen interesa artikolo en la angla kaj en la franca de Claude Piron pri la lingva problemo en Afriko.

juanr2099 (프로필 보기) 2010년 4월 12일 오후 6:04:31

Saluton!
Mi iam eklernis la svahilan (antaŭ du aŭ tri monatoj). Ĝi ege interesis min. Ties gramatiko estas por mi tre amuza ĉar, simile al Esperanto, ĝi estas aglutina lingvo kaj eblas konstrui tute novajn vortojn per jam ekzistantaj memstaraj vortoj sed mi ĉesis lerni pro tio, ke mi ne povis trovi iun ajn korespondanton por praktiki.

formiĉjo (프로필 보기) 2010년 4월 12일 오후 9:14:41

Mi parolas svahilan, sed mi pli bone parolas joruban, ĉar mi estis misiisto en Niĝerio.
La joruba estas pli facila ankaŭ.

Ninakusema Kiswahili lakini Wayoruba ni rahisi zaidi.

Mi soro šugbon yorubá ro jù mi lo.

La svahila havas naŭ genrojn, tre kompleksan verbon kaj adjektivan sistemon. La joruba lingvo eble estas pli facila ol Esperanton, se mi aŭdacas diri! Joruba havas simplan SVO vortordon. La verboj neniam ŝanĝas, adjektivoj neniam ŝanĝas. La verboj eble ĵus ŝanĝos tonon. Ekzemple:
Mi ĵetas rokon.
Mi so apáta

Miĵetis rokon.
Mi apáta.
Kaj oni nur indikas la tenson, por eviti la konfuzon. Se tempo estas komprenita, tiam ĝi estas superflua.

다시 위로