Ku rupapuro rw'ibirimwo

Swahili

ca, kivuye

Ubutumwa 14

ururimi: Esperanto

Frankouche (Kwerekana umwidondoro) 3 Munyonyo 2009 22:04:25

Estas multaj konkuremoj inter afrikanoj. Mi ne certas ke ili akordas pri iu komuna afrika lingvo (nekonstruita).

CubeF (Kwerekana umwidondoro) 4 Ruhuhuma 2010 03:01:52

Mi ŝatas unu kanton en svahila. Ĝi eĉ devenas de La perdita generacio kaj nomiĝas Ĉiuj ni amegas Usonon, Esperant-, svahil- kaj angl-lingva versio kantata dum Arkones 2008. Mojosega kanto lango.gif

Miland (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2010 15:27:22

Jen interesa artikolo en la angla kaj en la franca de Claude Piron pri la lingva problemo en Afriko.

juanr2099 (Kwerekana umwidondoro) 12 Ndamukiza 2010 18:04:31

Saluton!
Mi iam eklernis la svahilan (antaŭ du aŭ tri monatoj). Ĝi ege interesis min. Ties gramatiko estas por mi tre amuza ĉar, simile al Esperanto, ĝi estas aglutina lingvo kaj eblas konstrui tute novajn vortojn per jam ekzistantaj memstaraj vortoj sed mi ĉesis lerni pro tio, ke mi ne povis trovi iun ajn korespondanton por praktiki.

Subira ku ntango