tio, ke...
글쓴이: victornino, 2009년 9월 26일
글: 4
언어: Esperanto
victornino (프로필 보기) 2009년 9월 26일 오전 11:04:45
Legante komencantan libron, mi vidis la jenan frazon:
Kio estas la grandega avantaĝo de la tornistroj? La grandega avantaĝo estas tio,ke la tornistroj oni portas surdorse kun la manoj liberaj.
Ĉu oni povas diri "La grandega avantaĝo estas ke la tornistroj...".
Kial (ne aŭ jes) ?

victornino (프로필 보기) 2009년 9월 26일 오후 12:07:19
Dankon! do mi povas uzi rekte la ke-frazon. Kurioze, kelkaj homoj, kun kiuj mi interparolis esperante, ŝatas uzi multfoje la strukturo "tio, ke". Mi supozas, ke tio dependas de la denaska gramatiko, ĉu?.
tommjames (프로필 보기) 2009년 9월 26일 오후 12:33:28
victornino:Mi supozas, ke tio dependas de la denaska gramatiko, ĉu?.Nu jes mi supozas. Parenteze, indas memori ke tiu afero pri "helpa tio" estas ne ĉiam tute libera en Esperanto. Kiel la paĝo ĉi tie diras, ekzistas kutimoj rilate al la uzado de tio ĉe certaj vortetoj. Laŭ mi oni eble restu kiom eble plej proksima de tiuj kutimoj, malgraŭ emoj devenaj el la denaska lingvo aŭ opinioj pri tio, kio estas pli logika en si mem.