前往目錄

tio, ke...

貼文者: victornino, 2009年9月26日

訊息: 4

語言: Esperanto

victornino (顯示個人資料) 2009年9月26日上午11:04:45

Legante komencantan libron, mi vidis la jenan frazon:

Kio estas la grandega avantaĝo de la tornistroj? La grandega avantaĝo estas tio,ke la tornistroj oni portas surdorse kun la manoj liberaj.

Ĉu oni povas diri "La grandega avantaĝo estas ke la tornistroj...".

Kial (ne aŭ jes) ?

tommjames (顯示個人資料) 2009年9月26日上午11:14:04

Jes. La tio en via frazo estas "helpa tio", kiun oni iafoje uzas por iom emfazi la ke-frazon. Klarigas tion PMEG en ĉi tiu paĝo.

victornino (顯示個人資料) 2009年9月26日下午12:07:19

Dankon! do mi povas uzi rekte la ke-frazon. Kurioze, kelkaj homoj, kun kiuj mi interparolis esperante, ŝatas uzi multfoje la strukturo "tio, ke". Mi supozas, ke tio dependas de la denaska gramatiko, ĉu?.

tommjames (顯示個人資料) 2009年9月26日下午12:33:28

victornino:Mi supozas, ke tio dependas de la denaska gramatiko, ĉu?.
Nu jes mi supozas. Parenteze, indas memori ke tiu afero pri "helpa tio" estas ne ĉiam tute libera en Esperanto. Kiel la paĝo ĉi tie diras, ekzistas kutimoj rilate al la uzado de tio ĉe certaj vortetoj. Laŭ mi oni eble restu kiom eble plej proksima de tiuj kutimoj, malgraŭ emoj devenaj el la denaska lingvo aŭ opinioj pri tio, kio estas pli logika en si mem.

回到上端