본문으로

Proponu Google-desegnon por festi Zamenhofon!

글쓴이: erinja, 2009년 10월 3일

글: 10

언어: Esperanto

erinja (프로필 보기) 2009년 10월 3일 오후 6:01:54

Eble vi jam konscias ke Google ofte uzas specialan desegnon por sia emblemo por honori festotagon aŭ gravan tagon en la kalendaro.

Vi povas vidi kelkajn malnovajn emblemojn ĉi tie; kelkaj estas tre belaj!

Oni povas peti al Google, ke ili aperigu specialan emblemon por festi iun eventon. Se Google ricevas sufiĉe da petoj favore al honorigo de iu evento aŭ datreven, kaj se Google taksas tiun eventon sufiĉe gravas, ĝi povus aperigi specialan emblemon por tiu dato.

Ĉi-decembre, estos la 150a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. Estas kampanjo por peti al Google ke ili aperigu specialan emblemon en la 15a de decembro, ĉi-jare, por festi tiun datrevenon. Se vi subtenas ĉi tiun proponon, bonvolu retpoŝti al proposals@google.com por peti ke ili aperigu specialan emblemon okaze de la 150a naskiĝtago de D-ro Zamenhof, en la 15a de decembro, 2009.

Bonvolu noti ke oni devas fari ĉiujn petojn en la angla. Tio estas regulo de Google.

Se multaj el ni skribos al Google kaj petos la specialan Google-emblemon, eble je la 15a de decembro, ni renkontos belan surprizon!

le_chaz (프로필 보기) 2009년 10월 3일 오후 7:32:33

Eble iu povus skribi ĉi tie letermodelon en la angla? Ne ĉiuj regas la Ŝekspiran okulumo.gif

horsto (프로필 보기) 2009년 10월 3일 오후 11:35:20

Bona ideo, kvankam mi ĝis nun neniam rimarkis tiun emblemon, mi ĉiam uzas kampon en mia retumilo por serĉi per guglo.
Tamen certe multaj aliaj homoj rimarkus tion. Ĉu oni povas ankaŭ proponi emblemon?

Matthieu (프로필 보기) 2009년 10월 4일 오후 3:53:43

Mi ĵus sendis retleteron.

Rogir (프로필 보기) 2009년 12월 14일 오후 9:15:16

Sukceson!! En Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo, kie jam estas la 15a aperis tiu emblemo. Unu paŝo pli al la fina venko!

roint (프로필 보기) 2009년 12월 14일 오후 9:45:18

Mi sendis mesaĝon antaŭ kelka tempo. Mi tre volas vidi ĝin ĉe la angla guglopaĝo.

Vilius (프로필 보기) 2009년 12월 14일 오후 9:49:18

Jen la pruvo.

Hispanio (프로필 보기) 2009년 12월 14일 오후 11:07:31

sinjoro (프로필 보기) 2009년 12월 15일 오전 12:03:59

Gratulon al ĉiuj iniciatintoj de tiu ĉi ideo! Ek al la fina venko ridulo.gif

Matthieu (프로필 보기) 2009년 12월 15일 오후 3:05:50

Bonege. Mi ne kredis, ke tiu funkcios. rideto.gif

Espereble tio sciigos al kelkaj homoj, ke Esperanto plu vivas.

다시 위로