讯息: 10
语言: Esperanto
erinja (显示个人资料) 2009年10月3日下午6:01:54
Vi povas vidi kelkajn malnovajn emblemojn ĉi tie; kelkaj estas tre belaj!
Oni povas peti al Google, ke ili aperigu specialan emblemon por festi iun eventon. Se Google ricevas sufiĉe da petoj favore al honorigo de iu evento aŭ datreven, kaj se Google taksas tiun eventon sufiĉe gravas, ĝi povus aperigi specialan emblemon por tiu dato.
Ĉi-decembre, estos la 150a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. Estas kampanjo por peti al Google ke ili aperigu specialan emblemon en la 15a de decembro, ĉi-jare, por festi tiun datrevenon. Se vi subtenas ĉi tiun proponon, bonvolu retpoŝti al proposals@google.com por peti ke ili aperigu specialan emblemon okaze de la 150a naskiĝtago de D-ro Zamenhof, en la 15a de decembro, 2009.
Bonvolu noti ke oni devas fari ĉiujn petojn en la angla. Tio estas regulo de Google.
Se multaj el ni skribos al Google kaj petos la specialan Google-emblemon, eble je la 15a de decembro, ni renkontos belan surprizon!
le_chaz (显示个人资料) 2009年10月3日下午7:32:33

horsto (显示个人资料) 2009年10月3日下午11:35:20
Tamen certe multaj aliaj homoj rimarkus tion. Ĉu oni povas ankaŭ proponi emblemon?
Matthieu (显示个人资料) 2009年10月4日下午3:53:43
Rogir (显示个人资料) 2009年12月14日下午9:15:16
roint (显示个人资料) 2009年12月14日下午9:45:18
Vilius (显示个人资料) 2009年12月14日下午9:49:18
Hispanio (显示个人资料) 2009年12月14日下午11:07:31
sinjoro (显示个人资料) 2009年12月15日上午12:03:59

Matthieu (显示个人资料) 2009年12月15日下午3:05:50

Espereble tio sciigos al kelkaj homoj, ke Esperanto plu vivas.