Ku rupapuro rw'ibirimwo

Kial vi lernas Esperanton?

ca, kivuye

Ubutumwa 24

ururimi: Esperanto

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 10 Ntwarante 2007 15:46:31

Ankaŭ mi ne timas, ĉar mia hungara nomo signifas batalista virino. lango.gif

Ĉu vi konas la desegnfilmon "Nu, stopu !" ?

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 10 Ntwarante 2007 18:17:04

Jes. rido.gif Ankaŭ mi ŝatis la lupon kaj la leporon.

Mi ĝojas, ke vi plaĉas miajn violojn. Nu, mi kredas, ke ni estas "off" ĉi tie denove. Pardonon !

(Kial vi ne adiaŭas ????)

RiotNrrd (Kwerekana umwidondoro) 10 Ntwarante 2007 19:00:18

Blankaj kaj lanegaj bestoj neniam adiaŭas. Mi scias ke miaj katoj neniam diras ĝin, kvankam ili ne estas teruregaj (nu... eble ili estas teruretaj). Kompreneble, miaj katoj ankaŭ ne estas blankaj aŭ lanegaj, kiu eblas fari diferencon.

manu_fr (Kwerekana umwidondoro) 10 Ntwarante 2007 21:01:42

Kial mi iam provis lerni Esperanton ? Mi ne scias !
De kiam mi lernis ĝin (4/5 jaroj), Esperanto neniam estis utila al mi, kaj mi neniam renkontis ulon de "Esperantio" en la strato. Kaj se mi perŝance renkontus, mi certe parolus dekomence francie al li, kaj poste angle !
Tamen, statistike, tia "hazarda renkonto" (estas la titolo de la unua leciono de fama esperanto metodo en Francio) ne havas grandan ŝancon alveni iam al mi, se mi neniam decidas partopreni kongreson. Kongresoj faras renkontojn, kiuj justigas Esperanto kiel pontlingvo. Sed verdire esperantistoj estas tiom raraj sur Tero kiel ekster-teruloj ekstertere (mi do kredas al eksterteruloj).
Almenaŭ de kiam mi lernis esperanton, min ĝojas fari parton de grupo de frenezuloj. Plejparto el ili kredas sincere ke Esperanto estas ideala lingvo por interkomunikado en la mondo : ili batalas sensuksece kontraŭ la anglon. Ili adoras Zamenhof kiel dio. Ili pensas ke Esperanto havas kulturon. La kia, demandas mi ?
Ĉar ili ofte estas malmodestaj kaj nur havas idealan imaĝon pri Esperanto. Kaj kiel mi dekomence. Ĉar, ĉu bezonas esti pacema, bonkorema, tolerema ktp, por diveni esperantisto ? Jen, ĉu al vi oni mensogis ? Jes, certe, ie. En tio vere malsuksecis Zamenhof. Se ne, kial tiom da malsuksecaj projektoj ? Ne estas serioza.
Finfine, Esperanto simple ne bezonas esti utila, eĉ se povus esti multe pli. Sed, en aliaj mondoj, kaj epokoj.
Vi pli bone lernu realajn lingvojn !

Andybolg (Kwerekana umwidondoro) 10 Ntwarante 2007 22:45:50

Terurĉjo:
Andybolg:Mi eklernis Esperanton ĉar mi interesiĝas pri aliaj lingvoj.
Mi ankaŭ pensas ke pli multaj personoj povas lerni la mondan lingvon.
Kiun mondan lingvon? Ĉu la ĉinian? senkulpa.gif Ĉinie parolas la kvinono de la homaro.
Eble vi skribis pri la Internacia lingvo - Esperanto? sal.gif
Blablabla lango.gif Kompreneble mi parolas pri Esperanto! Monda lingvo - Internacia lingvo. Kio ajn lango.gif

cccyyylll (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2007 04:06:08

Mi lernas Esperanton por koni multajn aĵjoj aŭ sciojn pri aliaj popoloj,por interlerni aŭ interkomunikigi kun pli multaj amikoj en la mondo.

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2007 12:01:31

Ĉu la homoj ne parolas Esperante en la strato ? Estas vere. Sed mi ne bedaŭras ke mi lernis Esperanton. Mi konis karaj homoj ankaŭ ĉi tie. Ĉu vi diras ke ni povus paroli ankaŭ angle ? Ankaŭ estas vere. Sed mi ĝuas, ke mi komprenas la usanajn, anglajn perfekte per helpo de Esperanto. Kaj ili ne ĝuas avantaĝojn ĉar ilia gepatrlingvo estas angla. Kaj mi ne hontas, ke mi parolas pli malbone angle.
(Ankaŭ estas vere, ke mi parolas pli malbone ankaŭ Esperante, sed tiu estas alia demando. rido.gif )

Mielo (Kwerekana umwidondoro) 12 Ntwarante 2007 07:20:14

Terurĉjo:Bedaŭrinde, sekvan semajnon mi afervojaĝos ĝis la venonta dimanĉo en terurege sovaĝan lokon, kie forestas la Interreto kaj iuj komunikiloj ankaŭ. Tial vi vivos sen mia ĉeesto. sal.gif
Ĉu vi vojaĝos al Siberio ? rido.gif
Mi esperas, ke vi sentos bone en sovaĝan loko, por homo estas neseca esti sen homoj kelkfoje. Mi mankigos vin. sal.gif

diogotux (Kwerekana umwidondoro) 19 Mukakaro 2008 21:45:41

Pardonon, mi revivis ĉi tiun fadenon ĉar mi antaŭ ne opiniis kaj volis krei novan fadenon por rakonti kiel stranga estas mia sperto kun Esperanto.

Ja. Mi estas scivolema. Iun tagon, mi ekis TVn, kaj jen viro estis intervjuita pri Esperanto. Li montris siajn librojn, revuojn buntajn, kaj pro la insisto de la intervjuanto li deklamis "Patro Nia".

Kompreneble mi interesiĝis, sed la intervjuo finiĝis, kaj mi diris: "Kiel pigra estas tiu intervjuato, kial li ne klarigis pli?"

Mi komencis serĉi per Guglo, iom post iom pli scivolema pri Esperanto, rimedojn por scii pli pri la lingvo. Tion mi faras ĝis hodiaŭ!

Ofte oni demandas kiu estas la plej bona maniero disvastigi Esperanton. Laŭ mia sperto, estas ne paroli pri ĝi! Nur tiel, la scivolemuloj kiel mi, serĉos memsolaj kaj haltos serĉi kiam ili estos sataj je scio. La intervjuo estis grava ĉar mi neniam aŭdis pri Esperanto antaŭ tio.

Sed tio ne okazis kun miaj amikoj, kiuj jam delonge sciis kio estas Esperanto, neniam klarigis al mi, kaj ne interesiĝas pri ĝi.

Kompreneble kiu parolas Esperanton, volas havi kunparolantojn. Pro tio mi interesiĝas pri Esperanto, kaj parolas nur prezente pri ĝi. Se iu demandas min pri ĝi, mi respondas malklare, esperante ke ili per si mem trovu pli da respondoj.

Ĉu mi bone agas? Kia estas via sperto kun Esperanto? (mi demandas tion al novuzantoj de lernu)

Saluton! sal.gif

Vivu la verda krokodil'!

ricxjo (Kwerekana umwidondoro) 23 Nyandagaro 2008 22:57:06

Salutojn al ĉiuj

Do, iufoje mia patro ĉe surstrate fronte al lia laborejo parolis kun portugalo (mia patro estas portugalo kaj loĝis tiam en Venezuelo)

Dum la parolado ili sciis ke ambaŭ loĝis iufoje en sudafriko kaj komencis paroli suahili.

Tiel okazis al Fernando de Diego kiam li ekloĝis en Venezuelo, li urĝe bezonis esti dungato kaj en iu ajn laborejo Fernando vidis virino kun verda stelo ene la ĉemizo, li demandis ĉu ŝi estas esperantisto?, ŝi diris ne, sed mia edzo sendube jes. Ŝia edzo estis Johano Bachrich, estis estrarano de tiu ĉi laborejo kaj tuj dungis al Fernando.

Subira ku ntango