Al la enhavo

Kvar veraĵoj

de darkweasel, 2009-oktobro-09

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-09 18:26:56

En via vivo, ekzistas ekzakte kvar veraĵoj:
1. Vi ne povas tuŝi ĉiujn el viaj dentoj per via lango.
2. Vi estas idioto, ĉar vi testis, ĉu veraĵo 1 veras.
3. Veraĵo 1 estas malveraĵo.
4. Nun vi ridetas, ĉar vi estas idioto.

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-09 19:42:22

Por mi ankaŭ 4 malveras.

Greyshades (Montri la profilon) 2009-oktobro-20 00:47:55

Mi ne povas tuŝi ĉiujn el miaj dentoj per mia lango, sed mia amo povas okulumo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-29 23:21:22

darkweasel:En via vivo, ekzistas ekzakte kvar veraĵoj:
1. Vi ne povas tuŝi ĉiujn el viaj dentoj per via lango.
2. Vi estas idioto, ĉar vi testis, ĉu veraĵo 1 veras.
3. Veraĵo 1 estas malveraĵo.
4. Nun vi ridetas, ĉar vi estas idioto.
Mi ne povas tuŝi ĉiujn miajn dentojn per mia lango, ĉar unu eltiratas per la dentisto.
la konkludo estas ke mi ne idiotas. rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-30 00:28:31

Mi ne testis la hipotezon, do No. 2 ne estas vera. Pri No. 4, la vereco de la konkludo ne sekvas de la supozo, do No. 4 estas malvera. Tio lasas Noj. 1. kaj 3, kiuj estas reciproke kontraŭdiraj, do maksimume unu el la du eblas esti vera.

Konklude: nur unu diraĵo estas vera, sed ĉu 1 aŭ 3 mi ne scias. (Pro kiu nescio, sendube, mi estas idioto, sed ne pro tio, ke mi ridas, skribante ĉi tiun! rido.gif )

Vilius (Montri la profilon) 2009-novembro-30 09:25:52

5. Poste vi koleros kaj provos nei la ŝercon per logiko.

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-30 10:10:06

Vilius:5. Poste vi koleros..
Miaopinie, eble pli trafus

5. Poste vi amuziĝos kaj provos ktp rido.gif

sergejm (Montri la profilon) 2009-decembro-01 10:56:01

Kiel vi purigas la dentojn?
1. Vi prenas en unu manon tubon kun dentopasto kaj demetas la kovrilon.
2. Vi prenas en alian manon dentobroson.
3. Vi metas sur la dentobroson dentopaston el la tubo.
4. Uzante TRIAN MANON, vi fermas la tubon per la kovrilo.
5. Vi matas la tubon sur la tablon.
6. Vi purigas la dentojn
7. Vi purigas la dentobroson.

Ĉu vi havas trian manon por fari 4-an paŝon?

PS: Se vi uzas dentopaston Colgate, kiu havas deklinigeblan flanken kovrilon, vi povas fermi la tubo sen tria mano.

roint (Montri la profilon) 2009-decembro-01 16:04:38

Ĉu Budho verkis tiujn? Mi iam legis tion..

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-01 18:38:09

Nu, homo tiel saĝa kiel la Budho mencius ke oni movu la broson sur la dentoj kun cirkla movado, ĉu ne? Aliflanke la Budho ne estis dentisto ..

Reen al la supro