Ke daftar isi

Kvar veraĵoj

dari darkweasel, 9 Oktober 2009

Pesan: 12

Bahasa: Esperanto

darkweasel (Tunjukkan profil) 9 Oktober 2009 18.26.56

En via vivo, ekzistas ekzakte kvar veraĵoj:
1. Vi ne povas tuŝi ĉiujn el viaj dentoj per via lango.
2. Vi estas idioto, ĉar vi testis, ĉu veraĵo 1 veras.
3. Veraĵo 1 estas malveraĵo.
4. Nun vi ridetas, ĉar vi estas idioto.

Rogir (Tunjukkan profil) 9 Oktober 2009 19.42.22

Por mi ankaŭ 4 malveras.

Greyshades (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2009 00.47.55

Mi ne povas tuŝi ĉiujn el miaj dentoj per mia lango, sed mia amo povas okulumo.gif

Eddycgn (Tunjukkan profil) 29 November 2009 23.21.22

darkweasel:En via vivo, ekzistas ekzakte kvar veraĵoj:
1. Vi ne povas tuŝi ĉiujn el viaj dentoj per via lango.
2. Vi estas idioto, ĉar vi testis, ĉu veraĵo 1 veras.
3. Veraĵo 1 estas malveraĵo.
4. Nun vi ridetas, ĉar vi estas idioto.
Mi ne povas tuŝi ĉiujn miajn dentojn per mia lango, ĉar unu eltiratas per la dentisto.
la konkludo estas ke mi ne idiotas. rido.gif

Miland (Tunjukkan profil) 30 November 2009 00.28.31

Mi ne testis la hipotezon, do No. 2 ne estas vera. Pri No. 4, la vereco de la konkludo ne sekvas de la supozo, do No. 4 estas malvera. Tio lasas Noj. 1. kaj 3, kiuj estas reciproke kontraŭdiraj, do maksimume unu el la du eblas esti vera.

Konklude: nur unu diraĵo estas vera, sed ĉu 1 aŭ 3 mi ne scias. (Pro kiu nescio, sendube, mi estas idioto, sed ne pro tio, ke mi ridas, skribante ĉi tiun! rido.gif )

Vilius (Tunjukkan profil) 30 November 2009 09.25.52

5. Poste vi koleros kaj provos nei la ŝercon per logiko.

Miland (Tunjukkan profil) 30 November 2009 10.10.06

Vilius:5. Poste vi koleros..
Miaopinie, eble pli trafus

5. Poste vi amuziĝos kaj provos ktp rido.gif

sergejm (Tunjukkan profil) 1 Desember 2009 10.56.01

Kiel vi purigas la dentojn?
1. Vi prenas en unu manon tubon kun dentopasto kaj demetas la kovrilon.
2. Vi prenas en alian manon dentobroson.
3. Vi metas sur la dentobroson dentopaston el la tubo.
4. Uzante TRIAN MANON, vi fermas la tubon per la kovrilo.
5. Vi matas la tubon sur la tablon.
6. Vi purigas la dentojn
7. Vi purigas la dentobroson.

Ĉu vi havas trian manon por fari 4-an paŝon?

PS: Se vi uzas dentopaston Colgate, kiu havas deklinigeblan flanken kovrilon, vi povas fermi la tubo sen tria mano.

roint (Tunjukkan profil) 1 Desember 2009 16.04.38

Ĉu Budho verkis tiujn? Mi iam legis tion..

Miland (Tunjukkan profil) 1 Desember 2009 18.38.09

Nu, homo tiel saĝa kiel la Budho mencius ke oni movu la broson sur la dentoj kun cirkla movado, ĉu ne? Aliflanke la Budho ne estis dentisto ..

Kembali ke atas