Đi đến phần nội dung

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

viết bởi Mielo, Ngày 04 tháng 3 năm 2007

Tin nhắn: 421

Nội dung: Esperanto

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 17:23:27 Ngày 09 tháng 4 năm 2007

Mi alvenis hejme, estas tre laca, sed estas ankaŭ gaja. rido.gif Mia semajnfino estis agrabla.
Kara mia Terurĉjo, jes la fubalo estas ludo. Kiu ne iras al stadiono kaj ne ĝuas la tutan atomosferon, tiu ne scias. Estas grandioza sento, kiam via teamo ludas (jes, ludas!! rido.gif ) bone, kaj vi kaj multoj homoj zelotas kune. Kaj, jes, ni mokas la kontraŭulojn, kvankam tiu estas tre malbela afero. lango.gif Sed, mi malgloras patrinon de neniu, neniam. Se, somere nia teamo estas ĉampiono devone, mi pentros mian vizaĝon per ruĝa-blanka. rido.gif

Dankon ! rido.gif La montaro fartas bone, estis belega vetero, floras la arboj. Ni montros fotojn.

Mi esperas, ĉiu fartas bone kaj ĉiu havis agrablan Paskon.
Vi fabelu, bonvolu !

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 17:55:34 Ngày 09 tháng 4 năm 2007

Sur la montaro Zemplén:

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 17:57:06 Ngày 09 tháng 4 năm 2007

Floroj:

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 17:59:22 Ngày 09 tháng 4 năm 2007

Aliaj floroj.
Terurĉjo, mi bedaŭras, ke ĉe vi estas vintro denove.

Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 18:41:42 Ngày 09 tháng 4 năm 2007

Ĉu vintro? Kiel eblus? malgajo.gif

Mendacapote (Xem thông tin cá nhân) 19:15:22 Ngày 09 tháng 4 năm 2007

Mi volas demandi ion: Kial ni ne uzas Skype aŭ la Yahoo messenger por aktive komuniki? Ĉe Skype mi estas mendacapote kaj ĉe Yahoo urimthummin. Mi tre ŝatas forumi sed eble bone estus ankaŭ aktive voĉe komuniki.

Ni povus daŭrigi forumanta, sed almenaŭ kelkfoje paroli. Ĉu ne?

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 07:25:25 Ngày 10 tháng 4 năm 2007

Bonan tagon !
Mi estas laca ankoraŭ, sed mi iris kuri matene. Nun mi devus ripozi kaj ne labori. rido.gif Mia kolego diris al mi, por mi estus pli utila, se mi amorus, ĉar unu abunda seksoakto estas egala al 1500 metroj kuiro. Hmmmmmm...... Mi kuris 7000 metrojn. Kial mi povus amori matene, dum 1 horo, kvarfoje abunde ? lango.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 07:45:44 Ngày 10 tháng 4 năm 2007

Mendacapote:Mi volas demandi ion: Kial ni ne uzas Skype aŭ la Yahoo messenger por aktive komuniki? Ĉe Skype mi estas mendacapote kaj ĉe Yahoo urimthummin. Mi tre ŝatas forumi sed eble bone estus ankaŭ aktive voĉe komuniki.

Ni povus daŭrigi forumanta, sed almenaŭ kelkfoje paroli. Ĉu ne?
Mi imagas nian interparoladon per skype.

"- Saluton !
- Saluton !
- Kiel vi fartas ?
- Dankon ! Kaj kiel vi fartas ?
- Dankon !
- Kion vi faras ?
- Mi sidas antaŭ komputilo. Kaj kion vi faras ? ..... "

Eble, ni povus interparoli ankaŭ pri alia. rido.gif Mi estas malica. Sed ankaŭ mi uzas la vortaron ofte kaj interparolas kun neniu voĉe. Sed ni provus. rido.gif

licx (Xem thông tin cá nhân) 10:44:22 Ngày 10 tháng 4 năm 2007

Mendacapote:Mi volas demandi ion: Kial ni ne uzas Skype aŭ la Yahoo messenger por aktive komuniki? Ĉe Skype mi estas mendacapote kaj ĉe Yahoo urimthummin. Mi tre ŝatas forumi sed eble bone estus ankaŭ aktive voĉe komuniki.

Ni povus daŭrigi forumanta, sed almenaŭ kelkfoje paroli. Ĉu ne?
Ne ĉiuj havas rapidkonekton al interreto ploro.gif

galvis (Xem thông tin cá nhân) 12:38:20 Ngày 10 tháng 4 năm 2007

Saluton, laŭ mia opinio, por hispanlingvanoj
babili per "skipe" kun homoj kies lingvoj estas ,ekzemple : angla, rusa, hungara,germana, ktp.,
estus necese unue alkutimigi la aŭdon per komuna kaj reciproka legado de iu populara poemo kiel la esperanta himno La Espero.
Mi traktis iam fari ĝin (sen praktiki unue), kaj havis malfacilaĵon ĉar la diversaj manieroj elparoli la konsonantoj kaj vokaloj de la lingvo.

Quay lại