Mergi la conținut

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

de Mielo, 4 martie 2007

Contribuții/Mesaje: 421

Limbă: Esperanto

Mielo (Arată profil) 26 aprilie 2007, 07:51:03

Terurĉjo:Mi deziras al vi bone kriegi, kanti, danci ĉi-vespere, kaj venkon al via futbalteamo.
Ĝis!
Dankon ! rido.gif Ni venkis denove kaj la teamo kvalifiĝis al finalo de Hungara Pokalo. Bedaŭrinde la finalo estos en Budapeŝto, kio estas diskriminacio !!! La finalo estos en ŝtadiono de nia ĉefrivalo, kiuj ne ludos - ili elfalis - sed iliaj zelotoj estos tie kaj zelotos kontraŭ ni.

Mielo (Arată profil) 26 aprilie 2007, 07:57:18

Andybolg:
Mielo:
Andybolg:Saluton al ĉiuj!

Nun mi ĵus revenis hejmen el 10-taga vojaĝo! Mi veturis tiun vojon per buso: Norvegio - Danio - Pollando (per pramŝipo) - Ĉekio - Germanio - Svedio - Norvegio (per pramŝipo). Mi veturis kune kun miaj lernejamikoj, kaj ni ĉefe veturis por aspekti koncentrejon. Ni ankaŭ aĉetis memoraĵojn kaj vizitis amuzajn lokojn. Bedaŭrinde mi ne vidis eĉ unu verdan stelon ...
Mi enviis vin. Via vojaĝo estis interesa. Ĉu vi vojaĝi kun esperantistoj ?
Ankaŭ mi imagas kelkfoje, ke mi aŭdos Esperantan parolon en la strato. Kiam mi estis Budapeŝto pasintsemajne mi aŭdis multajn lingvojn. Sed ne Esperanton...Mi inerparolus volonte Esperante ankaŭ hazarde.
Ne ... Mi ne konas iujn esperantistojn. ploro.gif
Mi bedaŭras. Ankaŭ mi ne konas multajn esperantistojn, respektive mi ekkonis ĉi tie ilin kaj mi ĝojas pro tiu.

Mielo (Arată profil) 26 aprilie 2007, 09:01:28

Omniknowledge:Mi ankaŭ tre ŝatas vojaĝi. Mi jam estis en diversaj landoj kiel Indonezion kaj Brazilon. Mi baldaŭ (ĉi-somere) vojaĝos al Bulgario kaj verŝajne al Vietnamio. Mi esperas ke dum la estonto mi povos vojaĝi al eĉ pli multaj kaj diversaj landoj.
Vi estas feliĉa. Ankaŭ mi ŝatas vojaĝi, sed mi povas veturi nur al proksimaj landoj. Pro mi la malpoksimaj veturoj estas multekosta.

Omniknowledge (Arată profil) 26 aprilie 2007, 17:33:10

Heh... la Ministerio de Eduko de mia lando pagis por tiuj vojaĝoj, ĉar tiuj vojaĝoj estis por partopreni je diversaj konkursoj.

Mielo (Arată profil) 26 aprilie 2007, 17:39:49

Omniknowledge:Heh... la Ministerio de Eduko de mia lando pagis por tiuj vojaĝoj, ĉar tiuj vojaĝoj estis por partopreni je diversaj konkursoj.
Pri kiaj konkursoj vi okupiĝas ?

Mielo (Arată profil) 27 aprilie 2007, 11:16:53

Mi deziras al ĉiuj agrablajn semajnfinon !
Ni veturos al Slovakio denove.

Ĉe ni estos festo pro 1 majo. Ni festos la feston de laboro. La homoj festas ekstere tuttage.
Kaj estas malnova tradicio ke la knabo staras majan arbon antaŭ fenestro de knabinoj.

Ĝis ! sal.gif

horsto (Arată profil) 27 aprilie 2007, 14:43:56

Mielo:Mi deziras al ĉiuj agrablajn semajnfinon !
Ni veturos al Slovakio denove.
Ĉe ni estos festo pro 1 majo. Ni festos la feston de laboro. La homoj festas ekstere tuttage.
Kaj estas malnova tradicio ke la knabo staras majan arbon antaŭ fenestro de knabinoj.
Ĝis ! sal.gif
Saluton Mielo!
Tiu tago estas ankaŭ festo en germanio, ankaŭ nomita labortago. Kaj ni ankaŭ havas la saman tradicion!

Omniknowledge (Arată profil) 27 aprilie 2007, 15:38:30

Mielo:
Pri kiaj konkursoj vi okupiĝas ?
Mi okupiĝas pri diversaj sciencaj konkursoj, ekzpemle pri konkursoj de matematiko, fiziko, programado ktp.

Charlie (Arată profil) 27 aprilie 2007, 23:49:18

Estas je la unua matene kaj mi devus enlitiĝi, sed mi aŭskultas muzikon kaj mi ĝuas tro ....

Mi ĵus aŭskultis la kanto 'Tro Longe' de 'Martin kaj la talpoj'. Ĝi enhavas la sekvantajn vortojn kiuj, ŝajnas al mi, estas konvenaj:

'Kaj se vi solas
Vi nur sciu ke ni ĉiam ĝojas pro via alven'
Kaj se vi volas
Ni malfermos botelon kaj klaĉos kun vi ĝis maten'

Je via sano ...

RiotNrrd (Arată profil) 28 aprilie 2007, 02:14:18

Ĉi tie en Usono, ni ne festas la unuan de majo. Anstataŭe, ni festas la Kvinan De Majo (hispane, "Cinco de Mayo"), kiu estas meksika festo.

Kiam mi estis juna knabo, ni neniam aŭdis pri ĉi tiu festo. Nur kiam mi havis pli ol tridek jaroj aŭdis mi pri ĝi. Ekde tiam, tamen, la festo iĝis normalan kaj kutiman feston en Usono (kvankam la festo estas vere meksika).

Kion faras vi, dum ĉi tiu festo? Plejparte, ni trinkas meksikan bieron (kvankam ankaŭ usonan bieron, se vi ne havas meksikan) kaj manĝas meksikajn manĝaĵojn.

Înapoi mai sus