Naar de inhoud

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

door Mielo, 4 maart 2007

Berichten: 421

Taal: Esperanto

Azulreal (Profiel tonen) 28 april 2007 16:22:09

En Hispanio oni ankaŭ festas la unuan de majo kiel "Tago de Laboro" kaj tial oni ne laboras rideto.gif

Mi persone celebros Feston de Floroj. Mi kuiros dolĉaĵojn kaj iros kun mia 5-jara nevino en parkon por matenmanĝi. Per ŝminkaĵoj ni pentros sur niaj vizaĝoj papiliojn kaj printempajn florojn. rido.gif

manu_fr (Profiel tonen) 29 april 2007 22:01:11

RiotNrrd:Ĉi tie en Usono, ni ne festas la unuan de majo.
((tamen estas iom stranĝa afero, ĉar la fonto de la festo estas reale en Usono, kiam en 1886 ĉirkaŭ laboristoj akiris labortagojn de nure 8 horoj ! )).

sal.gif

Azulreal (Profiel tonen) 29 april 2007 22:33:52

Miaopinie tiu afero, ke usonanoj celebras meksikan feston, estas pli stranga okulumo.gif Sed certe ĝi estos tre amuza! okulumo.gif

RiotNrrd (Profiel tonen) 30 april 2007 01:35:36

Azulreal:Miaopinie tiu afero, ke usonanoj celebras meksikan feston, estas pli stranga
Estas ĉar ĉiu jaro ni havas pli kaj pli meksikanojn transloĝiĝas ĉi tie de Meksiko, kaj ili alportas ilian kulturon kun ili.

Ĉiukaze, ni ĉiam prenis iun ajn okazon trinki bieron. Kaj meksika biero estas tre bona! Do, ĉu tiu meksika festo engaĝas bieron? Jes? Tiam, ni festos, ankaŭ! rido.gif

(Ni ankaŭ festas Oktobrofeston - germana festo. Kial? Hehehe. Germana biero estas ankaŭ tre bona!)

annadahlqvist (Profiel tonen) 30 april 2007 02:11:54

En Svedio oni celebratas la unua de Majo ankaŭ. Precipe maldekstra partio, kiu manifestas kaj paradas. Mi havas vidi ke en Anglio oni ĝin celebras ankaŭ, sed ne multe.

Lasta tago de Aprilo en Svedio, oni celebras la printempo, kaj ke la vintro forvojaĝi. Estas "Valborg", kaj oni havas granda fajro kaj kantas (kaj multaj da homoj drinkas multe).

Azulreal (Profiel tonen) 30 april 2007 09:15:55

Terurĉjo:
Krome, laŭ mia opinio, oni feston festas, ne celebras.
Oni povas celebri inaŭguradon, jubileon, geedziĝon, celebri en preĝejoj, sed ĉiujarajn eventojn oni kutime festas.
Jen tio, kion diras la Reta Vortaro pri celebri:

"Plenumi laŭkutime ian ceremonion: celebri feston, datrevenon, meson."

Do mi ĝuste diris rideto.gif

RiotNrrd, ĉu vi ne ŝatas hispanan bieron? Tio estas, ĉu vi ne festas iun hispandevenan feston? lango.gif

Ĝis! sal.gif

RiotNrrd (Profiel tonen) 1 mei 2007 01:15:27

Azulreal:RiotNrrd, ĉu vi ne ŝatas hispanan bieron? Tio estas, ĉu vi ne festas iun hispandevenan feston?
Mi neniam trinkis hispanan bieron. Mi neniam eĉ vidis hispanan bieron en la vendejo. Mi kredas ke ĝi estas tre malfacile trovita, ĉi tie en Usono.

Tial, ni ne festas iun ajn hispandevenan feston. Se hispana biero iĝos facile trovita, tiam mi kredas ke ni festos! rideto.gif

Mielo (Profiel tonen) 1 mei 2007 11:45:35

Terurĉjo:
Mielo:Mi deziras al ĉiuj agrablajn semajnfinon !
Ni veturos al Slovakio denove.

Ĉe ni estos festo pro 1 majo. Ni festos la feston de laboro. La homoj festas ekstere tuttage.
Kaj estas malnova tradicio ke la knabo staras majan arbon antaŭ fenestro de knabinoj.

Ĝis ! sal.gif
Ankaŭ en Rusio ni havas la feston de la 1-a de majo. Tiu festo novmaniere nomiĝas "La tago de printempo kaj laboro".
Pli frue ĝi estis "La tago de la internacia solidareco de laboristoj". Nuntempe Rusio ne estas komunisma lando, sed la festo alinomita restis.
Mielo, mi opinias, ke knaboj ne "staras majan arbon", sed enterigas (tre malgaja vorto), pli precize, plantas aŭ ĵosas tiun rimarkindan ardon. Kiu estas la maja arbo?
Vi pravas. rido.gif La knaboj starigas majan arbon antaŭ domoj de la knabinoj. La maja arbo estas alta, svelta arbo, kion oni dekoracias per koloraj rubandoj. La knaboj esprimas ilian amon pro knabinoj. Mi vidis majan arbon ankaŭ en Slovakio.

Mielo (Profiel tonen) 1 mei 2007 11:48:25

Omniknowledge:
Mielo:
Pri kiaj konkursoj vi okupiĝas ?
Mi okupiĝas pri diversaj sciencaj konkursoj, ekzpemle pri konkursoj de matematiko, fiziko, programado ktp.
Vi estas rimarkinda juna viro. rido.gif Ĉu vi estas sukcesa en tiuj konkursoj ?

Mielo (Profiel tonen) 1 mei 2007 11:52:00

horsto:
Mielo:Mi deziras al ĉiuj agrablajn semajnfinon !
Ni veturos al Slovakio denove.
Ĉe ni estos festo pro 1 majo. Ni festos la feston de laboro. La homoj festas ekstere tuttage.
Kaj estas malnova tradicio ke la knabo staras majan arbon antaŭ fenestro de knabinoj.
Ĝis ! sal.gif
Saluton Mielo!
Tiu tago estas ankaŭ festo en germanio, ankaŭ nomita labortago. Kaj ni ankaŭ havas la saman tradicion!
Saluton ankaŭ al vi ! rido.gif Mi esperas vi havas pli bonan veteron, ĉi tie bedaŭrinde estas iom malvarma. Oni devas vesti varman mantelon ekstere.

Terug naar boven