Kwa maudhui

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

ya Mielo, 4 Machi 2007

Ujumbe: 421

Lugha: Esperanto

Oseledec (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2007 2:32:07 alasiri

Mi tralegis la fadenon kaj preskaŭ ĉion komprenis.
Mielo, ne necesas nutri vian karulon-ploremulon per alkoholo.
Anstataŭ vojaĝi Slovakion veturu al proksima vilaĝo kaj liberigu la hundon. Li kuru, interbatu aliajn virhundojn kaj trovu belegan hundinjon. Li trankviliĝos, mi asertas.
Mi havis preskaŭ la saman hundon.

Krome, mi volus esti virabelo!
Ĉu en la forumo ekzistas ia Floro?

manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2007 9:36:28 alasiri

Oseledec:Mi tralegis la fadenon kaj preskaŭ ĉion komprenis.
Mielo, ne necesas nutri vian karulon-ploremulon per alkoholo.
Anstataŭ vojaĝi Slovakion veturu al proksima vilaĝo kaj liberigu la hundon. Li kuru, interbatu aliajn virhundojn kaj trovu belegan hundinjon. Li trankviliĝos, mi asertas.
Mi havis preskaŭ la saman hundon.

Krome, mi volus esti virabelo!
Ĉu en la forumo ekzistas ia Floro?
Kie estas la floro
Kiu plibeliĝis mian junaĝon ?
Mi la dika virabelo
Miaj amikoj primokis min

Sed en plen' floragro
Mi estis kiel ĉampiono
Hazarde de flor'al flor'
Rekte tuŝante ilian kor'!

Floroj malaperis
Ĉielo ne plu bluis
Estas manoj kiuj tranĉis
Estas mia kor' kiu mortiĝis

Mi nur estas virabel'
Sen futuro kaj sen esper'

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2007 9:14:23 asubuhi

Oseledec:Mielo!
Kiomaĝa estas la hundo?
La hundo estas jam 12 jaraj. Oni diras, li estas tia ol 84 jaraj homo.

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2007 9:29:05 asubuhi

Oseledec:Mi tralegis la fadenon kaj preskaŭ ĉion komprenis.
Mielo, ne necesas nutri vian karulon-ploremulon per alkoholo.
Anstataŭ vojaĝi Slovakion veturu al proksima vilaĝo kaj liberigu la hundon. Li kuru, interbatu aliajn virhundojn kaj trovu belegan hundinjon. Li trankviliĝos, mi asertas.
Mi havis preskaŭ la saman hundon.

Krome, mi volus esti virabelo!
Ĉu en la forumo ekzistas ia Floro?
Kara Oseledec,
mi esperas, vi ne koleros, se mi demandas de vi: Ĉu sur la foto vi estas la knabino aŭ knabo ? rido.gif
Via ideo ne estas malbona, sed mi ne kuraĝas malprenis la hundon. Li estas malatenta, li ne vidas la aŭtojn, li kuras tra stratoj, mi timas oni batos lin.
Kaj mi timas, se li ricevas malsanojn.

Mi ne komprenas tute, kio vi volas esti ? Kion vi volas fari per la floroj ?

Hodiaŭ estas Tago de Patrinoj. Ni donas florojn al nia patrino. Ĉu ĉe vi estas tia tago ?

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2007 9:32:28 asubuhi

Terurĉjo:
Oseledec:Mi tralegis la fadenon kaj preskaŭ ĉion komprenis.
Mielo, ne necesas nutri vian karulon-ploremulon per alkoholo.
Anstataŭ vojaĝi Slovakion veturu al proksima vilaĝo kaj liberigu la hundon. Li kuru, interbatu aliajn virhundojn kaj trovu belegan hundinjon. Li trankviliĝos, mi asertas.
Mi havis preskaŭ la saman hundon.

Krome, mi volus esti virabelo!
Ĉu en la forumo ekzistas ia Floro?
Ĉu maljuna amerika spanielo kontraŭ vilaĝaj virhundoj? Mi tre dubas pri rezulto!
Antaŭ ol konsili, pli bone pripensu la aferon, vir-abelo nia!
Nu ! Nia hundo estas tre vigla, rapida - prepice nun. Li ne estas tia ol maljuna hundo. Mi scias, li estos sukcesa.

Oseledec (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2007 9:45:53 asubuhi

Kara Mielo!
Mi pardonpetas pro mia iom stulta konsilo.
Mi estas nek knabo, nek knabino sur mia bildeto. Tio estas nur amuzaĵo, ĉar sur la ĉemizo de knabino estas skribite: "Я могу 50 раз бесплатно" (Mi povas 50 fojojn senpage). Tio estis ia reklama akto, kaj foto tre plaĉis al mi.

Mi ĝojas ke via hundo vigliĝis por lukti kontraŭ malamikoj.

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2007 5:58:15 alasiri

Oseledec:Kara Mielo!
Mi pardonpetas pro mia iom stulta konsilo.
Mi estas nek knabo, nek knabino sur mia bildeto. Tio estas nur amuzaĵo, ĉar sur la ĉemizo de knabino estas skribite: "Я могу 50 раз бесплатно" (Mi povas 50 fojojn senpage). Tio estis ia reklama akto, kaj foto tre plaĉis al mi.

Mi ĝojas ke via hundo vigliĝis por lukti kontraŭ malamikoj.
Mi komprenas. rido.gif Respektive ne komprenas. Sed mi respektas vian kaŝvivon kaj ne demandados. Kvankam, mi ŝatas, se mi havas ion imaĝon pri tiu, kun kiu mi interparolas. Vi scias, la virina scivolo. rido.gif
Mi ne komprenas la surskribon: "Mi povas 50 fojojn senpage". Ĉu eble mi havas tro blondulino ? Ĉu vi klarigos al mi ?

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Mei 2007 1:46:37 alasiri

Mi vidas, forumo de Lernu havas novajn temaron.

Poste....Mi ne havas humoron. Ni aŭkultas kun miaj kolegoj trankviligan muzikon. Mi estas tute depresia pro muziko.

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2007 2:13:39 alasiri

Hodiaŭ estas tago de Veno, venko la antifaŝista koalicio okazis la 8-an de majo de 1945.

http://www.euronet.nl/users/wilfried/ww2/1945.htm

Kiam mi estis knabino, ni festis vidinde ankaŭ tiun okazon. Mi pensas, la homaro forgesis tiujn eventoj, tiu estas komprenebla. Estus bone, se ni ne konus nocion de la milito. Sed mi ne ŝatus, se ni forgesus kulpojn de faŝistoj kaj niaj gefiloj festus la novfaŝistoj.

Nu, mi volis skribi pri miaj kutimaj malgrandaj ŝtultaĵojn, mi ne scias, kiel mi trafis en tiu serioza temo. rido.gif

Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Mei 2007 2:16:45 alasiri

Kaj kia bele mi interparolas kun mi mem. rido.gif Ni lernos Esperante multon de mi, ĉu ne ?

Kurudi juu