Vai all’indice

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

di Mielo, 04 marzo 2007

Messaggi: 421

Lingua: Esperanto

Mielo (Mostra il profilo) 17 maggio 2007 08:01:57

Bonan tagon ! Ĉu aŭ nokton ?
Kion vi faras ?

Andybolg (Mostra il profilo) 17 maggio 2007 21:09:03

Bonan vesperon!

Mi faras nenion, sed antaŭe hodiaŭ mi celebris la nacian tagon de mia lando - Norvegio! La 17a de majo 1814 Norvegio ricevis sian konstitucion. Tiu tago estas celebrata per geknaboj kaj muzikorkestroj promenanta tra la stratoj. Mi pensas, ke Norvegio estas la sola lando, kiu celebras sian nacian tagon en tiel maniero okulumo.gif
Vidu kiel ni celebras nian nacian tagon!

Belapo (Mostra il profilo) 18 maggio 2007 13:11:34

Andybolg:

Mi pensas, ke Norvegio estas la sola lando, kiu celebras sian nacian tagon en tiel maniero.
Pensas ankaŭ mi. Norvegio estas la sola lando (kiu mi konas) kiu celebras la nacian tagon kun kaj pro la infanoj in tio maniero. Aliaj landoj ofte celebras kun paradoj milite, aŭ ili non celebras.

Plue, mi celebris 17a majo dum unua tempo in alia lando. Mi estas nun in bela Romo (sonas pli bone in Itale: Bella Roma!)

Mielo (Mostra il profilo) 18 maggio 2007 15:07:02

Andybolg:Bonan vesperon!

Mi faras nenion, sed antaŭe hodiaŭ mi celebris la nacian tagon de mia lando - Norvegio! La 17a de majo 1814 Norvegio ricevis sian konstitucion. Tiu tago estas celebrata per geknaboj kaj muzikorkestroj promenanta tra la stratoj. Mi pensas, ke Norvegio estas la sola lando, kiu celebras sian nacian tagon en tiel maniero okulumo.gif
Vidu kiel ni celebras nian nacian tagon!
Ankaŭ mi gratulas al vi pro la festo. Via lando estas bela kaj interesa. Kaj al mi plaĉas ankaŭ via lingvo, kvankam mi komprenas nenion. rido.gif

Mi volas skribi ion matene, sed ne funkciis la Lernu. Kaj nun mi ne memoras, pri io mi pensis. Kvankam mi estas certa, ke la temo estis interesa. Nu, se mi ne pensados, ĝi enmemoriĝos al mia cerbo. rido.gif
Kiam, mi vazlavas, mi havas bonajn pensojn.

Andybolg (Mostra il profilo) 18 maggio 2007 19:21:26

Carola L.:Estis interesa filmo. Mi komprenis nenion, sed la tradiciaj vestaroj estas tre belaj kaj havas belajn kolorojn.
Kion la geknaboj subskribis?
Jes. Tiu vestaĵo estas nomita bunad okulumo.gif
Per aspekti la bunad-ojn, kiojn homoj surhavas, oni povas scii de kie ili estas.


Ili subskribis la konstitucion kiel la 112 eidsvollaj viroj (eidsvollsmennene) faris en Eidsvoll en la jaro 1814. Tiuj viroj estis reprezentantoj el la tuta Norvegio.

Mielo: Mi esperas, ke vi rememoras kion vi volis diri lango.gif

Mielo (Mostra il profilo) 19 maggio 2007 21:41:01

Andybolg:
Mielo: Mi esperas, ke vi rememoras kion vi volis diri lango.gif
Ne, mi ne memoras, bedaŭrinde. rido.gif
Mi vidas, vi ne havis humoron skribi ĉi tien tutage. Tiu estas komprenebla, estas bona vetero, estas la somero preskaŭ, la homoj ne sidas en la interreto tutage.

Mi estas dorma. Mi estis en la kinejo, rigardis la filmon "La dek bato" ("The reaping" angle), la filmo estis hmmm.... laŭ mi stultaĵo. Ĉu vi konas la filmon ?

Nu, mi deziras al ĉiuj bonan nokton ! sal.gif

Mielo (Mostra il profilo) 20 maggio 2007 15:51:25

Morgaŭ,mi veturos al fama hungara vinisto. Li invitis min kaj miaj kolegoj al via vinkelo. Ni gustumis ilian famajn vinojn. Mi ne estas vinfakspertulo, mi ne komprenas, kial ili invitis min, sed mi espreras mi sentos bone ĉe li. Mi raportos por vi pri la vingustumo marde. sal.gif

Mielo (Mostra il profilo) 23 maggio 2007 04:11:47

white knight:Saluton Mielo!

Kie estas vi?
Mi esperas ke vi ne trinkis tro da vino. rido.gif
Ĉiuj atendas via raporton.
Saluton ! Mi alvenis hejme malfure vespere. Dankon ! Mi fartas bone, kaj mi ne estis ebria. (Vi pensis pri mi belajn.... rido.gif )
Mi gustumis multojn bongustajn vinojn kaj mi raportos sed nun mi devas iri al laborkunsido. Ni estos en arbaro tuttage kaj nun estas tro varma, ĉ. 30 gradoj Celsius. Ni ne malvarmigos.

Ĝis mi venos, ankaŭ vi raportus. sal.gif

Belapo (Mostra il profilo) 23 maggio 2007 11:55:31

Hodiaŭ estas tre varme ĉi tie (en Romo! Umbiliko de mundo, laŭ la popolo roma), sed mi non scias kiel varme. Mi baldaŭ iros en la parko.

Mielo (Mostra il profilo) 23 maggio 2007 16:18:03

white knight:Saluton!

Mi ĝojas ke Mielo ne estis ebria.

Ĉu vi ankaŭ trinkis de la "Reĝo de la vinoj"? Mi opinias la "Tokaj".

Bedaurinde mi ne povas raporti novaĵoj.
Ni ankaŭ havis 30 gradoj celsius - kaj fulmotondron. Hodiau estas pli malvarmeta. Estas pli agrabla.

Ĝis!
Mi ne estis en Tokaj, mi estis en Szomolya en vinkelo de Kaló Imre. Tie estas tre maloftaj vinoj, invento de la vinistoj estas la ruĝa "aszu", kio estas solvivulo ol la "Tokaja aszu" sed ĝi estas blanka vino.
Ni gustumis ĉ. 60-70 vinojn, ni pasigis tie dek unun horojn. En la kelo estis 11 gradoj Celsius, ekstere estis 34 gradoj....

jen unu el parto de kelo:

Torna all’inizio