Sadržaj

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

od Mielo, 4. ožujka 2007.

Poruke: 421

Jezik: Esperanto

Andybolg (Prikaz profila) 3. lipnja 2007. 19:46:29

Ĉu kie mi tenas ilin, kiam mi ilin levas? Estas malfacile ekspliki ... Unue mi ekprenas la bruston. Poste mi turnas la ŝafidon kaj metas miajn manojn sub la pugon de la ŝafido.

Ili loĝas en la ĝardeno.

Ili nomiĝas: Dottie, Darling, Dolly, Dixielam, Dietmor, Derrick, Dorthe.

Mielo (Prikaz profila) 3. lipnja 2007. 19:53:19

Andybolg:Ĉu kie mi tenas ilin, kiam mi ilin levas? Estas malfacile ekspliki ... Unue mi ekprenas la bruston. Poste mi turnas la ŝafidon kaj metas miajn manojn sub la pugon de la ŝafido.

Ili loĝas en la ĝardeno.

Ili nomiĝas: Dottie, Darling, Dolly, Dixielam, Dietmor, Derrick, Dorthe.
rideto.gif Mi demandis malbone, vi pravas. Mi volis demandi kie vi bredas ilin. Kvankam, ni hungaraj diras, ke ni "tenas" la animalojn.

Ĉu vi ne ŝercas kun mi ? rido.gif Ĉu vi havas ŝafidon vere ? Iliaj nomoj estas belaj. rido.gif Ĉu Derrick estas ŝafid-detektivo ?

Andybolg (Prikaz profila) 3. lipnja 2007. 21:00:26

Ni ricevis la ŝofidon el bienulino, kiu havas multajn geŝafojn. Tiuj, kiujn ni ricevis, ne havis patrinon.

Kompreneble mi ne ŝercas. Nia ĝardeno estas granda okulumo.gif

Mielo (Prikaz profila) 4. lipnja 2007. 12:16:50

Andybolg:Ni ricevis la ŝofidon el bienulino, kiu havas multajn geŝafojn. Tiuj, kiujn ni ricevis, ne havis patrinon.

Kompreneble mi ne ŝercas. Nia ĝardeno estas granda okulumo.gif
Andy mi kredas pro (al?) vi. Sed viaj fotoj estas suspektinda por mi. rido.gif

Mielo (Prikaz profila) 4. lipnja 2007. 12:24:08

Terurĉjo:
Mielo: Mi demandis malbone, vi pravas. Mi volis demandi, kie vi bredas ilin. Kvankam, ni hungaroj diras, ke ni "tenas" animalojn.
Ankaŭ ruse oni diras "Kie vi tenas animalojn?" - "Где вы держите животных?"

Ekzemple mi tenas mian hundinjon hejme, sed mi ne volas bredi hundojn.
Tial mia hundino por ĉiam restos knabino.
Mi esperas.
Dankon kara, mi ĝojas, ke ankaŭ vi komprenas min. rido.gif Sed, mia povra hundo estas malfeliĉa, ĉar vi kaj mastroj de la virinhundoj ne permesas, ke lia (sia) amo estu sukcesa. Via hundo - Manjuna - gardu sin mem, kaj ŝi ne havos malgrandajn hundojn. rido.gif

Mielo (Prikaz profila) 4. lipnja 2007. 12:27:32

white knight:La demando de Mielo estis korekte.
Ankaŭ germane la verbo estas teni (halten).
Ekz. "einen Hund halten" = teni hundon.

La verbo estas tre multflanke uzebla.
Kara Kavaliro, ankaŭ al vi mi dankas vian helpon. rido.gif
Kion vi faras nuntempe ? Ankaŭ ĉe vi estas tre varma vetero ? Ĉi tie estas tre varma, poste pluvas, poste estas tre varma....
Hmmmm..... Ĉu mi povas skribi pri nenio ? rido.gif La vetero estas bona temo ĉiam.

grifo (Prikaz profila) 4. lipnja 2007. 14:06:00

Mielo, ĉefafero vi havas ŝercon.
Vi neniam estis komencantino, ĉu?

Ĉu vi povas skribi pri nenio? - Jes, nur.

grifo (Prikaz profila) 4. lipnja 2007. 15:06:40

Ho studenteto, Mielo ne volis korespondi kun vi. Mielo volis moki vin.

Mielo (Prikaz profila) 4. lipnja 2007. 18:51:44

grifo:Mielo, ĉefafero vi havas ŝercon.
Vi neniam estis komencantino, ĉu?

Ĉu vi povas skribi pri nenio? - Jes, nur.
Grifo, ĉu mi ofendis vin ? Mi ne memoras, ke ni interparolis ĉi tie aŭ alialoke.

Mi ne pensas, ke mi mokis iun.
Sed tio estas mia juro, ke mi moku min mem. Se vi ne havas humoron skribi ĉi tie pri io ajn aŭ pri nenio, vi ne faru ! Kvankam, mi bedaŭras ĉar mi ŝatas ekkoni novajn esperantistojn kaj ĉar mi renkontiĝis ĝis nun, nur karaj esperantistoj. Mi ne komprenas vian koleron.
Jes, ankaŭ mi estis komencanto, kaj mi kredas, ke mi estas "eterna komencanto". (Mi esperas, ke Terurĉjo ne koleros. Tiu estas lia signanta). Mi uzas la Esperanton ne tro bone. Sed mi ŝatas la lingvon kaj klopodas.
Nu, mi bedaŭras, ke mi estis nervoza kaj malgaja pro vi.
Se vi permesas mi skribos ankaŭ pluen ĉi tie. Se mi skribas malĝuste, la moderatoro (debatestro) atentigos min.

Andybolg (Prikaz profila) 4. lipnja 2007. 18:57:08

Mielo:
white knight:La demando de Mielo estis korekte.
Ankaŭ germane la verbo estas teni (halten).
Ekz. "einen Hund halten" = teni hundon.

La verbo estas tre multflanke uzebla.
Kara Kavaliro, ankaŭ al vi mi dankas vian helpon. rido.gif
Kion vi faras nuntempe ? Ankaŭ ĉe vi estas tre varma vetero ? Ĉi tie estas tre varma, poste pluvas, poste estas tre varma....
Hmmmm..... Ĉu mi povas skribi pri nenio ? rido.gif La vetero estas bona temo ĉiam.
Haha. Fakte oni ankaŭ parolas pri "teni bestojn" norvege, sed mi kredis, ke tiu nur estis norvega idiotismo! lango.gif

La vetero? Varmega hodiaŭ! 20-25 Celsius-gradoj (68-77 Fahrenheit-gradoj).

Natrag na vrh