Al la enhavo

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

de Mielo, 2007-marto-04

Mesaĝoj: 421

Lingvo: Esperanto

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-20 13:55:34

Ankaŭ en Hungaio oni dekretis varmegan alarmon. En la oficejo la viroj ne devas vesti kravaton kaj la virinoj ne devas vesti ŝtrumpon. hmmmmm......Mi jam ne vestas ŝtrumpon ekde du monatoj. (Laŭ mia patrino la moŝtaj virionoj surhavas ŝtrumpon ĉiam, sed ankaŭ ŝi ne surhavas)
Mi legis, ke eksterlande oni permesis por homoj la banon en la ŝpurcfontanoj. Ĉi tie, se iu banas en ŝpurcfontanoj, li aŭ ŝi devas pagi 50.000,- hungarajn forintojn, ĉ. 195 eŭrojn. Eble, morgaŭ estos nova varmega rekordo. La malnova rekoro estis en Hunagrio en 1908 en urbo Debrecen (mia urbo !!), ĝi estis 38 gradoj Celsius.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-22 11:20:09

Nu, mi vidas ciŭj somerumis. Ni iros baldaŭ al montaro, bedaŭrinde ni estos tie nur dum du tagoj. Hieraŭ nokte estis tempesto, nur estas 30 gradoj. rido.gif

Blanka Kavaliro, la kukumo estas finita, mi atendas vin. rido.gif

Agrablan semajfinon al ĉiuj !

gxosefo (Montri la profilon) 2007-junio-24 15:56:11

Resaluton!!!!

Mi lastatempe finis la mezan lernejon... Sed ankoraŭ mi bezonas fini la altan lernejon...

En la Usono, estas tri niveloj da lernejo. Baza, meza, kaj alta.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-25 06:16:32

Terurĉjo:Hieraŭ mia malpliaĝa filino sukcese finis lernejon.
Ŝi ricevis bonegan diplomon kaj arĝentan medalon.
Mi estas preskaŭ feliĉa, ĉar ĉiuj emocioj finiĝis, mi denove povas trankvile reveni hejmen, ĉar dum sekva monato neniu koleros, emociiĝos, kverelos.
La filino post tranokta promenado kune kun siaj samklasanoj finfine revenis hejmen (sola) kaj nun dolĉe dormas.
Sed baldaŭ antaŭ mi estos staranta la problemo de ŝia plua studado.
Kara Terurĉjo, mi scias - laŭ mia sperto - ke la homo estas maltrankviliga pro siaj gefiloj ĉiam. Mi pensas, tiu stato estos ĝis tiam, ĝis ni vivos.
Mi memoras, mi ne komprenis, kial mia patro estis nervoza, kiam mi alvenis hejme malfrunokte. Kaj nun ankaŭ mi estas nervoza pro miaj gefiloj.... Sed tiu estas komprenebla. rido.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-25 06:21:42

ĝosefo:Resaluton!!!!

Mi lastatempe finis la mezan lernejon... Sed ankoraŭ mi bezonas fini la altan lernejon...

En la Usono, estas tri niveloj da lernejo. Baza, meza, kaj alta.
Kara Ĝosefo, ankaŭ mi gratulas al vi ! rido.gif
Kien vi iros studi ? Kian fakon vi elektis ?

Ĉe ni estas baza lernejo 8 jara, la meza lernejo 4 jara kaj la altaj lernejo -universitato, altlernejo - de 3 jara ĝis 5 jara.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-26 09:05:08

Nu, kie vi estas ĉiuj ? Mi esperas, vi ripozas. Mi laboras nun, sed mi ripozos sekvontsemajne. Ni vojaĝos al ien, mi ne scias ankoraŭ, ke kien. Ni volas iri al montaroj.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-26 13:01:49

white knight:Kara Mielo,

vi ja scias kie estas ĉiuj: en babilejon! rido.gif
Mi komprenas, sed oni ne povas rakonti en la Tujmesaĝilo specife, longe. Ekz. ni improvizas, skribas stultaĵojn (ankaŭ ĉi tie lango.gif ) kaj skribas tro erare. Kaj se iu ne estas tie tiam, li aŭ ŝi ne povas reagi. Kompreneble, ankaŭ la Tujmesaĝilo havas pereferojn.

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-14 12:32:48

Terurĉjo:Mia sampatrujano (Estimata sinjoro Kosolap sal.gif ) trovis en la paĝaro tre interesan statistikon!
Necesas al ĉiuj (precipe al mi) pli bone konatiĝi kun Lernu!-paĝaro .
Sed la statistiko montras multon interesan, ĉu ne? Komparu la nombrojn de (da?) uzantoj kaj mesaĝoj diversjaraj. Kiu diris, ke Esperanto malrapide mortas? Ĉu mi?
Kiu diras, ke la Esperanto mortos ? Egzista bonaj eskezmploj, ke la homoj uzas la Esperanton.

Mi ricevis mesaĝon:

"Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412
Herzberg - la Esperanto-urbo
11.07.2007

Kara legant/in/o!
Jen komuna ĝojo: kreskanta bebo en la Esperanto-movado! Vi ja certe
memoras, ke je la 11a de julio 2006 la urba konsilantaro (kun politikistoj
el ĉiuj kvar partioj) de Herzberg am Harz decidis, ke la urbo Herzberg
ricevu la oficialan titolon, kromnomon Herzberg - la Esperanto-urbo! Tio
estas unika Esperanto-fenomeno en la mondo. Certe ekestas nova kaj
daŭrepova hejmurbo por la Esperanto-movado entute.

1) Kio okazis en la unua jaro?

a) Minimume 100 gazetartikoloj aperis (la ĉi-jarajn en germana lingvo vi
povas legi ĉe: http://esperantourbo.spaces.live.com)
b) sur la oficiala hejmpaĝo de Herzberg nun estas multaj tekstoj en
Esperanto, http://www.herzberg.de
- en la turisma oficejo oni salutas vin Esperante,
- pri kelkaj urbaj vidindaĵoj vi povas legi E-lingvan broŝuron,
c) en diversaj lernejoj okazas Esperanto-kursoj,
ĉ) estas lingvokursoj ankaŭ por plenkreskuloj, urbaj dungitoj, ktp.
d) konstanta informado per afiŝoj, manfolioj kun Esperanto-vortoj por la
enloĝantaro,
e) aperis la unuaj ZEOj: oficiala surskribo de urba kulturdomo kun la
teksto: Domo de la renkontiĝo,
- granda 6-metra bonvenigtabulo en la urbocentro ĉe la turisma oficejo de
la Malnova Urbodomo,
- inaŭguro de Joachim Gießner-memorejo en la parko antaŭ la stacidomo,
- vojmontriloj al la Esperanto-centro,
- informtabuloj de nova rondvojo "Akvo-ok" kun resumaj tekstoj en Esperanto,
- unuaj manĝokartoj en Esperanto, salato en greka restoracio ricevis la
nomon: Esperanto-salato, ktp.
f) konstantaj kontaktoj kun lokaj politikistoj,
g) daŭrigo de la ĝemelurba projekto "Pontlingvo Esperanto" kune kun
Internacia Esperanto-feriumado por gelernantoj el Herzberg kaj Gora (PL),
kaj multaj aliaj taskoj, eventoj,
h) konstanta kursejo, seminariejo kaj ekzamenejo (por GEA kaj ILEI),
i) organizado de fakseminarioj, ekskursoj, ktp.
j) pluevoluigo de granda fakbiblioteko kaj specialarkivo ekz. kun gazetoj,
E-muziko kaj vidbendoj

2) Kio okazos en la komenco de la dua jaro en Herzberg - la Esperanto-urbo?

a) Pluraj restoracioj volas krei novajn Esperanto-manĝaĵojn kaj ĉ. 20
restoracioj petas manĝokartojn en Esperanto,
b) la unuaj bildkartoj kun la nova simbolo de la urbo estas en presejo,
c) E-lingva urboprospekto estas en preparo,
ĉ) pretiĝas KD kun prezentadmaterialo pri la urbo kaj pri Interkultura
Centro Herzberg (ICH), estos aĉetebla ekz. ĉe UK kaj aliaj grandaj
E-aranĝoj, aŭ estas mendebla de ICH
d) la urboadministracio preparas 11 oficialajn bonvenigŝildojn en Esperanto
por saluti enveturantojn en la urbon,
e) meze de julio antaŭ la UK 2008 estos granda datrevenfesto okaze de la
dua naskiĝtago de la nova Esperanto-urbo,

3) Bv. rigardi ankaŭ niajn fotoalbumojn per nia hejmpaĝo
http://ic-herzberg.de

4) Urbestro Gerhard Walter kaj la urba konsilantaro estas malfermita al la
Esperanto-mondo! Herzberg - la Esperanto-urbo atendas vin, viajn
realigeblajn ideojn, kunagadon, moralan kaj financan subtenon!
Ĉu vi serĉas perfektigon de via lingvokono?
Ĉu vi ŝatus ripozi, ekskursi en la apuda Nacia Parko Harz?
Ĉu vi pretas volontuli kaj helpi nian E-centron?
Ĉu vi povus, ŝatus ankaŭ finance kontribui al la realigo de niaj
projektoj? Bv. rigardi la menupunkton Alvoko por helpo sur nia retpaĝaro.
La konto ĉe uea estas ikch-a. Same bonvenas gratulleteroj, donacoj, ktp.
Dankon!
Ĉu vi ŝatus translokiĝi al Herzberg - la Esperanto-urbo, loĝi kaj vivi
tie?"

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-14 12:42:01

Terurĉjo:Mia sampatrujano (Estimata sinjoro Kosolap sal.gif ) trovis en la paĝaro tre interesan statistikon!
Necesas al ĉiuj (precipe al mi) pli bone konatiĝi kun Lernu!-paĝaro .
Sed la statistiko montras multon interesan, ĉu ne? Komparu la nombrojn de (da?) uzantoj kaj mesaĝoj diversjaraj. Kiu diris, ke Esperanto malrapide mortas? Ĉu mi?
La statistoko montras, ke ni estis la plej aktiva printempe, ni ĝojis pro bona vetero, ni havis tempon skribi pri io ajn.
Estas kompreneble, ke nun - somere - ni vojaĝas, ripozas, ne sidas apud la komputilo. Sed se venos la vintro - kaj ni ŝatas la Esperanton kaj unu la alian - ni sidas denove apud la komputilon, trinkos bongustajn teojn (ĉu drinkos spicvinojn ?) kaj babilos, rakontos. Mi esperas. rido.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 06:25:29

Reen al la supro