Đi đến phần nội dung

Ni parolu Esperante ĉi tie pri io ajn !

viết bởi Mielo, Ngày 04 tháng 3 năm 2007

Tin nhắn: 421

Nội dung: Esperanto

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 08:14:44 Ngày 21 tháng 3 năm 2007

Terurĉjo, mi aŭdis ke ĉe ni estas funebrotago. Mi tre bedaŭras la homojn, kiuj mortis en via lando en pasinttagoj en katastrofoj. malgajo.gif

pastorant (Xem thông tin cá nhân) 09:54:33 Ngày 21 tháng 3 năm 2007

Mielo:Terurĉjo, mi aŭdis ke ĉe ni estas funebrotago. Mi tre bedaŭras la homojn, kiuj mortis en via lando en pasinttagoj en katastrofoj. malgajo.gif
Kiu milito? WW2?

Saluton mia dolĉa pizo sal.gif
(eble odora latiro??)

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 11:46:28 Ngày 21 tháng 3 năm 2007

Terurĉjo:En Rusio hodiaŭ estas funebra tago. ploro.gif
Dum tri lastaj tagoj en diversaj akcidentoj ĉirkaŭ 200 homoj pereis pro brulego, detruiĝo de aviadilo dum surteriĝo kaj pro eksplodo en ŝakto.
Mi dankas vin, Mielo!
Nedankine ! malgajo.gif Mi pensas, ke Pastorant ankoraŭ ne aŭdis pri la teruraj katastrofoj.

Mi volis skribi al vi ceterajn aferojn, sed poste ......

tsk (Xem thông tin cá nhân) 12:23:21 Ngày 21 tháng 3 năm 2007

Saluton ĉiu en la forum. Mi lernes multo per legi ĉe tie. Danki! kontinui diskuti! rido.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 09:02:52 Ngày 22 tháng 3 năm 2007

tsk:Saluton ĉiu en la forum. Mi lernes multo per legi ĉe tie. Danki! kontinui diskuti! rido.gif
Ankaŭ mi salutas vin ! sal.gif
Vi ne nur legu, sed ankaŭ skribu ĉi tien !
Mi atendas vin. rido.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 09:15:20 Ngày 22 tháng 3 năm 2007

Terurĉjo:Mi ekmemoris, ke mi estas malbonkora.
tsk:Saluton al ĉiuj en la forumo. Mi lernas multe por legi ĉi tie. Dankon! Daŭrigu diskuti! rido.gif
Mi doloras dentojn por korekti ies erarojn. Jen nova viktimo.
Ne forgesu, ke mi ankaŭ estas mola, blanka kaj lanuga. lango.gif
Estimata TSK, nur por lernado.
Kara mola, blanka kaj lanuga Terurĉjo !
Ne estu malica ! rido.gif Iu estis komencato. Kaj ekzistas ankaŭ eternaj komencatoj, ekz. mi, sed ni ne parolu pri tiu nun. Mi ĝojas, se pluraj esperantistoj skribos ĉi tien, ni lernas de unu alia. Kaj mi ekkomprenas unu alian se mi volas. rido.gif

Ĉi tie, estas bela vetero. Ni fotis al vi, la novajn violojn en korto de mia laborejo. Mi esperas ke la ili floros ankaŭ en Rusio baldaŭ.

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 08:22:32 Ngày 23 tháng 3 năm 2007

Belan tagon !

Kvankam, mi ne scias, ke kio estas bela hodiaŭ.
Ĉi tie pluvas. Ĉu pluvas ? La vetero estas tia, kvazaŭ oni verŝus la akvon el tino. Estas bela hungara esprimo: "Mintha dézsából öntenék." La ĉielo malhela, la suno ne egzistas. Laŭ parolisto de radio eble, ke pluvos hodiaŭ. (eble ??????)
Mi preskaŭ trafis maljunan oĉjon per mia aŭto sur la strato, li saltis antaŭ min. La maljunaj homoj estas tre rapidaj kelkfoje.
Miaj kolegoj diskutas pro politiko. Mi aŭdas Angus Young-n laŭte per orelaŭdio, mi esperas ke neniu parolas al mi.
Nu, tintas la telefono....

awake (Xem thông tin cá nhân) 10:40:49 Ngày 23 tháng 3 năm 2007

Mielo:Belan tagon !
La ĉielo malhela, la suno ne egzistas. Laŭ parolisto de radio eble, ke pluvos hodiaŭ. (eble ??????)
Saluton mielo,
laŭ mia opinio, eble estas bona, sed "ke" ne necesas. Do, vi dirus, "Laŭ parolisto de radio, eble pluvos hodiaŭ". Alternative, oni dirus, "La parolisto je la radio diris, ke eble pluvos hodiaŭ."

Majkelo ridulo.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 11:31:32 Ngày 23 tháng 3 năm 2007

awake:
Mielo:Belan tagon !
La ĉielo malhela, la suno ne egzistas. Laŭ parolisto de radio eble, ke pluvos hodiaŭ. (eble ??????)
Saluton mielo,
laŭ mia opinio, eble estas bona, sed "ke" ne necesas. Do, vi dirus, "Laŭ parolisto de radio, eble pluvos hodiaŭ". Alternative, oni dirus, "La parolisto je la radio diris, ke eble pluvos hodiaŭ."

Majkelo ridulo.gif
Dankon kara Majkelo ! rido.gif Mi eraris ankaŭ pli multon, mi forgesis skribi la vorton estas inter ĉielo kaj malhela. Mi estas malatenta ĉiam, kaj mi pensadas tro hungara ankoraŭ.

Mi petas, skribu alifoje, mi lernas ankaŭ de vi. sal.gif

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 11:38:34 Ngày 23 tháng 3 năm 2007

Terurĉjo:Mielo, la Suno ekzistas, sed ne estas vidata. Mi esperas.
Awake, verŝajne, Mielo volis diri, ke malhela ĉielo (iomete france) kaj suno samtempe ne ekzistas. Why not? Tio estas preskaŭ poezio.
Aŭdu: Ĉielo malhela, suno ne ekzistas.
Jes. La suno videbla ĉiam super la nuboj.
Estas hungara optimista kanto:
"A felhők fölött mindig kék az ég"
Super la nuboj estas ĉiam blua ĉielo.

Nu, mi estu optimizma ! Ni volas kuiri en ĝardeno semajnfine (faman hungaran gulaŝon rido.gif ). Ni kuiris jam sub pluvombrelo. rido.gif

Quay lại