Aller au contenu

La finaĵo -n ene de kunmetaĵoj

de Rohan, 11 octobre 2009

Messages : 6

Langue: Esperanto

Rohan (Voir le profil) 11 octobre 2009 04:42:30

Ie (mi kredas ke en la PMEG), mi legis ke en kunmetaĵoj nur la lasta elemento povas porti la finaĵon 'n'. Do, ekzemple, 'ĉionpova' malĝustas, dum 'ĉiopova' bonas.

Sed se tio veras, kial oni faris escepton por vortoj kiel 'sinteno' kaj 'sinĝena'? Ĉu 'si' estas ĉiopova? lango.gif

horsto (Voir le profil) 11 octobre 2009 10:27:34

Rohan: Ĉu 'si' estas ĉiopova? lango.gif
Eble ja temis pri la radiko "sin". okulumo.gif
.
Krom ĉe "sin" oni ankaŭ konservas la -n- se la unua vorto estas prepozicio kun direkto (ekz. antaŭeniri, suprengrimpi, ...), sed tio ja estas necesa por konservi la signifon.

darkweasel (Voir le profil) 11 octobre 2009 12:55:09

horsto:
Krom ĉe "sin" oni ankaŭ konservas la -n- se la unua vorto estas prepozicio kun direkto (ekz. antaŭeniri, suprengrimpi, ...), sed tio ja estas necesa por konservi la signifon.
Fakte temas pri direktaj adverboj, ne pri prepozicioj (aŭ ĉu "supr" estas prepozicio?) Do, ankaŭ "lernejeniri" eblus.

Tio kaj "sin-" estas la solaj okazoj, kie eblas uzi -n en kunmetitaj vortoj. *ĉionpova* ne eblas, diru "ĉiopova".

Eddycgn (Voir le profil) 7 novembre 2009 12:48:49

Kunmetitaj vortoj estas specialaĵo de la germanaj lingvoj.
Latinaj lingvoj (Itala, hispana ktp) uzas tre malmulte kunmetitajn vortojn kaj tiakaze en la inversa ordo.
Mi parolas la germanan, kaj la italan de naskiĝo, tamen mi havas inklino NE uzi kunmetitaj vortoj, ĉar mi havas sensacion ke ili faras la frazo pli mallonga sed pli peniga kaj malmuzika. Estas temo de stilo kaj gusto mi kredas.

En la germana mi dirus : antaŭeniri (vorangehen)
En la itala mi dirus : iri antaŭen (andare avanti)

En la germana oni diras: Fleischschneider (Karnotranĉilo)
En la itala oni diras : Tagliacarne . Ĉi tie la ordo estas inversa: Tranĉi-karno

Mi supozas ke Esperanto lasu al gusto de la uzanto diri “antaŭeniri" aŭ "iri antaŭen”. Vere aŭ mi eraras?

Germanulo preferus la kunmetitaj vortoj (ili uzas vortoj kunmetitaj ankaŭ per 4 aŭ 5 vortoj!)
Italulo nature preferus la “analiza” solvo.

Estas oficialaj rekomendoj tiuteme pri Esperanto?

horsto (Voir le profil) 7 novembre 2009 13:19:35

Eddycgn:
Estas oficialaj rekomendoj tiuteme pri Esperanto?
Faru tion laŭ via gusto. ĉi tie en PMEG vi povas trovi klarigojn.
Jen kelkaj korektoj:
Vi ofte forgesis la akuzativon, mi ne korektos tion, sed:
karno estas la vivanta histo de la korpo, vi espereble celis viandon, do viandotranĉilo. okulumo.gif
viandotranĉilo estas Fleischmesser
viandotranĉisto estas Fleischschneider
Ne diru Germanulo, Italulo, sufiĉas Germano kaj Italo.

Eddycgn (Voir le profil) 7 novembre 2009 14:47:55

horsto:
karno estas la vivanta histo de la korpo, vi espereble celis viandon, do viandotranĉilo. okulumo.gif
viandotranĉilo estas Fleischmesser
viandotranĉisto estas Fleischschneider
Ne diru Germanulo, Italulo, sufiĉas Germano kaj Italo.
Dankon, viandotranĉisto do ankau tranĉisto por viando.
Mi ne celis tranĉi karnon, nur kirurgo povas.
rido.gif

Retour au début