訊息: 7
語言: Esperanto
Rohan (顯示個人資料) 2009年10月11日上午4:42:30
Sed se tio veras, kial oni faris escepton por vortoj kiel 'sinteno' kaj 'sinĝena'? Ĉu 'si' estas ĉiopova?
Iĉo (顯示個人資料) 2009年10月11日上午6:49:51
Rohan:Ie (mi kredas ke en la PMEG), mi legis ke en kunmetaĵoj nur la lasta elemento povas porti la finaĵon 'n'. Do, ekzemple, 'ĉionpova' malĝustas, dum 'ĉiopova' bonas.Normale la nuda radiko uziĝas, sed ofte konsonantaro ĉe la fino de la radiko malebligas ĝian elparolon. Ekzemple: fenestr- kaj vitro estus fenestrvitro sed tio ne eblas do ebliganta "o" uziĝas kaj ni diras fenestrovitro.
Sed se tio veras, kial oni faris escepton por vortoj kiel 'sinteno' kaj 'sinĝena'? Ĉu 'si' estas ĉiopova?
Tiu -o ne estas rolmontranta, sed nur ebligas prononcadon. La n- kaj j-finaĵoj ne uziĝas ene de kunmetaĵoj, sed la prefikseca sin- estas escepto. Esperanto ja estu sen esceptoj, sed sin- ankaŭ estas la unusola pronomo kiu normale povas metiĝi en kunmetaĵojn kaj la prefikseca sin- preskaŭ povas pripensiĝi kiel propra prefikso.
La aŭtoro(j) de la PMEG:En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de sin. Normale tamen N-finaĵoj (same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj.Kaj:
La aŭtoro(j) de la PMEG:El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina frazeto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas. (Tamen, ĉe vortigo de citaĵoj, kaj ĉe kunmetaĵoj kun sin, oni ja konservas tiajn finaĵojn.Fonto
Fonto.fenestrovitro
horsto (顯示個人資料) 2009年10月11日上午10:27:34
Rohan: Ĉu 'si' estas ĉiopova?Eble ja temis pri la radiko "sin".
.
Krom ĉe "sin" oni ankaŭ konservas la -n- se la unua vorto estas prepozicio kun direkto (ekz. antaŭeniri, suprengrimpi, ...), sed tio ja estas necesa por konservi la signifon.
darkweasel (顯示個人資料) 2009年10月11日下午12:55:09
horsto:Fakte temas pri direktaj adverboj, ne pri prepozicioj (aŭ ĉu "supr" estas prepozicio?) Do, ankaŭ "lernejeniri" eblus.
Krom ĉe "sin" oni ankaŭ konservas la -n- se la unua vorto estas prepozicio kun direkto (ekz. antaŭeniri, suprengrimpi, ...), sed tio ja estas necesa por konservi la signifon.
Tio kaj "sin-" estas la solaj okazoj, kie eblas uzi -n en kunmetitaj vortoj. *ĉionpova* ne eblas, diru "ĉiopova".
Eddycgn (顯示個人資料) 2009年11月7日下午12:48:49
Latinaj lingvoj (Itala, hispana ktp) uzas tre malmulte kunmetitajn vortojn kaj tiakaze en la inversa ordo.
Mi parolas la germanan, kaj la italan de naskiĝo, tamen mi havas inklino NE uzi kunmetitaj vortoj, ĉar mi havas sensacion ke ili faras la frazo pli mallonga sed pli peniga kaj malmuzika. Estas temo de stilo kaj gusto mi kredas.
En la germana mi dirus : antaŭeniri (vorangehen)
En la itala mi dirus : iri antaŭen (andare avanti)
En la germana oni diras: Fleischschneider (Karnotranĉilo)
En la itala oni diras : Tagliacarne . Ĉi tie la ordo estas inversa: Tranĉi-karno
Mi supozas ke Esperanto lasu al gusto de la uzanto diri “antaŭeniri" aŭ "iri antaŭen”. Vere aŭ mi eraras?
Germanulo preferus la kunmetitaj vortoj (ili uzas vortoj kunmetitaj ankaŭ per 4 aŭ 5 vortoj!)
Italulo nature preferus la “analiza” solvo.
Estas oficialaj rekomendoj tiuteme pri Esperanto?
horsto (顯示個人資料) 2009年11月7日下午1:19:35
Eddycgn:Faru tion laŭ via gusto. ĉi tie en PMEG vi povas trovi klarigojn.
Estas oficialaj rekomendoj tiuteme pri Esperanto?
Jen kelkaj korektoj:
Vi ofte forgesis la akuzativon, mi ne korektos tion, sed:
karno estas la vivanta histo de la korpo, vi espereble celis viandon, do viandotranĉilo.
viandotranĉilo estas Fleischmesser
viandotranĉisto estas Fleischschneider
Ne diru Germanulo, Italulo, sufiĉas Germano kaj Italo.
Eddycgn (顯示個人資料) 2009年11月7日下午2:47:55
horsto:Dankon, viandotranĉisto do ankau tranĉisto por viando.
karno estas la vivanta histo de la korpo, vi espereble celis viandon, do viandotranĉilo.
viandotranĉilo estas Fleischmesser
viandotranĉisto estas Fleischschneider
Ne diru Germanulo, Italulo, sufiĉas Germano kaj Italo.
Mi ne celis tranĉi karnon, nur kirurgo povas.