İçerik Görüntüleme

Ĉeĥa Lingvo

başlangıç MarCin83, 13 Ekim 2009

Mesajlar: 4

Dil: Esperanto

MarCin83 (Profili görüntüle) 13 Ekim 2009 18:41:22

Saluton!

En februaro mi verŝajne iros al ĉeĥa universitato por duona jaro, do mi nun volas/devas lerni la ĉeĥan lingvon. Ĉu iu scias bonan ligilon (interrete) kie mi povas efektive lerni ĉeĥan lingvon? Aŭ eble iu povus helpi min lerni ĝin? Mia gepatra lingvo esta pola, do ne estos tiel malfacila por mi (mi esperas) ridulo.gif

Amike, Marcin

Matthieu (Profili görüntüle) 13 Ekim 2009 18:45:45

Antaŭ ol iri al Ĉeĥio dum ferioj mi provis lerneti bazojn, sed mi trovis neniun franc- aŭ anglalingvan retejon kun kurso pri la ĉeĥa. (Sed eble ekzistas pollingvaj.) Do mi konsilas, ke vi aĉetu lernolibron (kaj trovu ĉeĥajn retamikojn rideto.gif).

Spajky (Profili görüntüle) 29 Ekim 2009 15:06:31

Mi konas polon kiu sukcesas skribi en la ĉeĥa sufiĉe bone... rideto.gif

kushiyaan (Profili görüntüle) 6 Ekim 2010 10:00:01

Saluton! Mi estas Nikolao el Moskvo, mi volas viziti Ĉeĥion ĉi-jare post la Kristnasko, kaj mi petas vin helpi min ellerni la ĉeĥan! Ĉu vi povas helpi min?

Dankon antaŭe!

Nikolao

Başa geri dön