Al la enhavo

Energiŝparlampoj

de fizikisto, 2009-oktobro-28

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 21:50:35

Ĉu vi ŝatas energiŝparlampojn? Ordinaraj ampoloj estas malpermesitaj en kelkaj landoj. En Germanujo nur ampoloj je malpli ol 100 vato estas permesita. Energiŝparlampoj konsumas malpli da energio ol ampoloj, sed kelkaj homoj ne ŝatas la lumon de ŝparlampoj.

En mia hejmo mi havas preskaŭ nur ŝparlampojn kaj lumdiodojn. Mi ŝategas la lumon de tiuj lampoj kaj ili konsumas nur tre malmulte da elektro. Per lumdiodoj oni povas facile konstrui proprajn lampojn. Kelkajn memkonstruitajn lampojn mi uzas nokte kiel lumetojn.

Miland (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 23:26:45

Bona ideo!

Vilius (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 21:06:50

Kiam niaj ordinaraj ampoloj ĉesas funkcii, mi aĉetas nur energiŝparaj. Tiamaniere mi unu post unu jam renovigis ĉirkaŭ duonon de niaj lampoj.

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 14:49:37

Kio pri hidrargo? lango.gif La hidrargotermometroj estas malpermesitaj en la EU, kial ne ampoloj? okulumo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-02 12:13:38

Saluton!
Mi ŝatas energiŝparlampojn, kaj mi instalis kelkajn. Tamen mi havas problemon.
La lampoj kiu estas dimero-ŝaltitaj aŭ ne funkcias, nome la dimero pli ne dimas, aŭ la dimero rompiĝas. La dimeroj estas tre multekosta kaj estas domaĝe lasi ke ĉuj rompiĝas per simpla klopodo!

Ĉu vi havas konsilon?
ploro.gif

Cosi (Montri la profilon) 2009-novembro-02 18:52:32

Energiŝparlampoj agas kiel fluorescencaj lampoj. Jen kial rideto.gif

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-02 21:09:28

Nek energiŝparlampojn nek fluorescencajn lampojn eblas dimi per dimilo. Jen malavantaĝo de tiuj lampoj.
Tamen mi aŭdis pri dimeblaj ŝparlampoj, sed ĝis nun mi ne provis ĝin.

Espi (Montri la profilon) 2009-novembro-03 22:04:39

Saluton,

laŭ diversaj vortaroj: fluorescenca ==> fluoreska.

(Ekz.: fluoreska tubo)

Amike
Klaus-Peter

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-03 22:13:06

fizikisto:Nek energiŝparlampojn nek fluorescencajn lampojn eblas dimi per dimilo. Jen malavantaĝo de tiuj lampoj.
Tamen mi aŭdis pri dimeblaj ŝparlampoj, sed ĝis nun mi ne provis ĝin.
"DIMI" kaj "DIMILOn" mi ne trovis en mia vortero... Mi inventis "Dimero-n". kompreneble erara.
Kiun vorteron vi uzas?

fizikisto (Montri la profilon) 2009-novembro-04 07:24:49

Eddycgn:"DIMI" kaj "DIMILOn" mi ne trovis en mia vortero... Mi inventis "Dimero-n". kompreneble erara.
Kiun vorteron vi uzas?
Mi uzas diversajn retajn vortarojn, sed nur en la vortaro de vortaro de Thomas Schütz mi trovis "dimilon". Ĝi plaĉas al mi pli ol "dimero".

Reen al la supro