Al la enhavo

Pollando: Enketo por prezento de geografio

de Spajky, 2009-oktobro-29

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Spajky (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 15:25:20

Mi devas krei prezenton pri Pollando kaj unu el la poentoj estas fari enketon. Do mi petas helpon de vi. Ĉu vi dirus al mi, kio venas en vian kapon, se vi aŭdas pri Pollando?

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 15:52:10

La historio de Polujo (ĉefe la dua mondmilito), la malaltsalajraj polaj gastlaboristoj, miaj samdomanoj, kaj loko kie okazos JES.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 16:01:39

Nu ĉefe, sia neekzisto pro disiĝo inter germanio kaj rusio.

Krom tio Lech Walesa. 99.99% de la francoj konsideras ke Marie Curie estas franca...

Kaj Zakopane!! JES, jes ridulo.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 19:10:10

Unue, mi pensas pri la dua mondmilito kaj tio kion Hitler okazigis tie tiam. Mi tiel unue pensas, ĉar ekde mia infanaĝo mi priaŭdas tion.

Due, pri Historio, militoj, limoj ktp. Ĉar mi amis legi Mondo kaj Paco, de Tolstoj.

Trie, pri esperanto.

Sammondane,
Ĥod

Matthieu (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 19:31:20

Aŭdinte la nomon de Pollando, mi unue imagas sian situon sur mapo de Eŭropo.
Kaj mi pensas pri la pola lingvo. Kaj pri JES. lango.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 19:40:22

2009-10-23 23:09:47 < Potkan> Do pri kio vi ekpensas, se oni diras Pollando?
2009-10-23 23:10:12 < djbumerang> mi ekpensas pri nenio speciala
2009-10-23 23:10:20 < darkweasel> "iu orienteŭropa lando, en kiu oni parolas klingonecegan lingvon"
2009-10-23 23:10:25 < djbumerang> jen
2009-10-23 23:10:35 < djbumerang> vi povas meti tiun frazon en vian prezentaĵon
2009-10-23 23:10:56 < Potkan> Ĉu orienteŭropa?
2009-10-23 23:11:06 < Potkan> Mi dubas.
2009-10-23 23:11:33 < djbumerang> "multaj homoj pensas pri pollando kiel pri ia orienteŭropa lando en kiu oni parolas klingonecan lingvon, sed en mia prezentaĵo mi penos montri al vi ĉiuj ke pollando estas io multe pli..blablablaa"
2009-10-23 23:11:44 < darkweasel> mdr

Vere mi ne ekpensas pri io speciala - eble pri tio, ke tri homoj, kiujn mi iom konas (du interrete kaj unu persone), estas de tie. Kiel dirite: iu orienteŭropa lando kun stranga lingvo okulumo.gif

remy_boligee (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 21:04:25

Mi pensas pri Zamenhof lango.gif

Cosi (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 15:05:44

darkweasel:2009-10-23 23:09:47
iu orienteŭropa lando
Verdire, la centro de Eŭropo troviĝas en Pollando (aŭ en Litovio) okulumo.gif
Vikipedio (pardonu min, la angla)

Spajky (Montri la profilon) 2009-oktobro-31 22:55:19

Grandan dankon al vi ĉiuj! Mi tre aprecas vian helpon.

manu_fr (Montri la profilon) 2009-novembro-02 22:15:14

Mi pensas al Solidarnosc kaj Lech Walesa.

sal.gif

Reen al la supro