ไปยังสารบัญ

Pollando: Enketo por prezento de geografio

จาก Spajky, 29 ตุลาคม 2009

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

Spajky (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 15:25:20

Mi devas krei prezenton pri Pollando kaj unu el la poentoj estas fari enketon. Do mi petas helpon de vi. Ĉu vi dirus al mi, kio venas en vian kapon, se vi aŭdas pri Pollando?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 15:52:10

La historio de Polujo (ĉefe la dua mondmilito), la malaltsalajraj polaj gastlaboristoj, miaj samdomanoj, kaj loko kie okazos JES.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 16:01:39

Nu ĉefe, sia neekzisto pro disiĝo inter germanio kaj rusio.

Krom tio Lech Walesa. 99.99% de la francoj konsideras ke Marie Curie estas franca...

Kaj Zakopane!! JES, jes ridulo.gif

Rodrigoo (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 19:10:10

Unue, mi pensas pri la dua mondmilito kaj tio kion Hitler okazigis tie tiam. Mi tiel unue pensas, ĉar ekde mia infanaĝo mi priaŭdas tion.

Due, pri Historio, militoj, limoj ktp. Ĉar mi amis legi Mondo kaj Paco, de Tolstoj.

Trie, pri esperanto.

Sammondane,
Ĥod

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 19:31:20

Aŭdinte la nomon de Pollando, mi unue imagas sian situon sur mapo de Eŭropo.
Kaj mi pensas pri la pola lingvo. Kaj pri JES. lango.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 19:40:22

2009-10-23 23:09:47 < Potkan> Do pri kio vi ekpensas, se oni diras Pollando?
2009-10-23 23:10:12 < djbumerang> mi ekpensas pri nenio speciala
2009-10-23 23:10:20 < darkweasel> "iu orienteŭropa lando, en kiu oni parolas klingonecegan lingvon"
2009-10-23 23:10:25 < djbumerang> jen
2009-10-23 23:10:35 < djbumerang> vi povas meti tiun frazon en vian prezentaĵon
2009-10-23 23:10:56 < Potkan> Ĉu orienteŭropa?
2009-10-23 23:11:06 < Potkan> Mi dubas.
2009-10-23 23:11:33 < djbumerang> "multaj homoj pensas pri pollando kiel pri ia orienteŭropa lando en kiu oni parolas klingonecan lingvon, sed en mia prezentaĵo mi penos montri al vi ĉiuj ke pollando estas io multe pli..blablablaa"
2009-10-23 23:11:44 < darkweasel> mdr

Vere mi ne ekpensas pri io speciala - eble pri tio, ke tri homoj, kiujn mi iom konas (du interrete kaj unu persone), estas de tie. Kiel dirite: iu orienteŭropa lando kun stranga lingvo okulumo.gif

remy_boligee (แสดงโปรไฟล์) 29 ตุลาคม 2009, 21:04:25

Mi pensas pri Zamenhof lango.gif

Cosi (แสดงโปรไฟล์) 30 ตุลาคม 2009, 15:05:44

darkweasel:2009-10-23 23:09:47
iu orienteŭropa lando
Verdire, la centro de Eŭropo troviĝas en Pollando (aŭ en Litovio) okulumo.gif
Vikipedio (pardonu min, la angla)

Spajky (แสดงโปรไฟล์) 31 ตุลาคม 2009, 22:55:19

Grandan dankon al vi ĉiuj! Mi tre aprecas vian helpon.

manu_fr (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤศจิกายน 2009, 22:15:14

Mi pensas al Solidarnosc kaj Lech Walesa.

sal.gif

กลับไปด้านบน