Contenido

"malantaŭ" kaj "post"

de fizikisto, 29 de octubre de 2009

Aportes: 32

Idioma: Esperanto

fizikisto (Mostrar perfil) 30 de octubre de 2009 07:54:50

En PMEG troviĝas klarigo pri "malantaŭ" kaj "post":

"Malantaŭ neniam havas tempan signifon. Anstataŭe oni uzas post."

Tamen, estas rimarkinde, ke ekzistas du malsamaj maloj de "antaŭ". Kompreneble, tiu estas konsekvenco de la malsamaj signifoj de "antaŭ".

gyrus (Mostrar perfil) 30 de octubre de 2009 23:25:24

Ĉu mi estas la solulo, kiu volas diri "malkun" anstataŭ "sen"?

Miland (Mostrar perfil) 31 de octubre de 2009 00:01:05

sergejm:En Esperanto oni devas uzi "estas"..
Estas estas subkomprenata. Tion dirinte okazas ofte en la tekstaro. Verdire, mi ne trovis tio dirite en la tekstaro. Tamen, se oni permesas tion dirinte, kial ne tio dirite. Eble temas pri kutima uzado.

darkweasel (Mostrar perfil) 31 de octubre de 2009 08:20:07

gyrus:Ĉu mi estas la solulo, kiu volas diri "malkun" anstataŭ "sen"?
Ne. Ankaŭ min iam ĝenis tiu balasta vorto "sen", kiu signifas nur "malkun".

sergejm (Mostrar perfil) 31 de octubre de 2009 08:29:13

Miland:
sergejm:En Esperanto oni devas uzi "estas"..
Estas estas subkomprenata. Tion dirinte okazas ofte en la tekstaro. Verdire, mi ne trovis tio dirite en la tekstaro. Tamen, se oni permesas tion dirinte, kial ne tio dirite. Eble temas pri kutima uzado.
"Tion dirinte" estas tute normala subfrazo (ruse tio nomiĝas "деепричастный оборот", mi ne scias kiel ĝi nomiĝas en Esperanto), kaj en ĝi oni NE DEVAS uzi "estas". Subjekto de la subfrazo estas subjekto de la ĉefa frazo: "Tion dirinte, mi faris ...". En via ĉeffrazo subjekto estas estas tute alia, do vi ĝuste uzis "tio dirit-", sed la finaĵo devas esti 'A', ĉar subjekto de "dirita" estas "tio" kaj oni uzas a-vorton. Sed la subfrazo "kiel/tiel dirite" ne havas subjekton kaj oni uzas e-vorton.

Miland (Mostrar perfil) 31 de octubre de 2009 16:33:55

sergejm:En via ĉeffrazo subjekto estas estas tute alia, do vi ĝuste uzis "tio dirit-", sed la finaĵo devas esti 'A', ĉar subjekto de "dirita" estas "tio" kaj oni uzas a-vorton. Sed la subfrazo "kiel/tiel dirite" ne havas subjekton kaj oni uzas e-vorton.
Ni uzas e-vorton kiel mallongigon. Oni uzas Tion dirinte.. anstataŭ Post kiam oni diris tion... Mi uzas Tio dirite.. anstataŭ Post kiam tio estas dirita..

horsto (Mostrar perfil) 31 de octubre de 2009 22:22:14

Miland:
Mi uzas Tio dirite.. anstataŭ Post kiam tio estas dirita..
Bone, vi uzas tion, sed kial? Neniu komprenas tion. Kial vi ne uzas la nemalongigitan formon aŭ eble "post diri tion" aŭ iun alian kompreneblan formon?
Mi pensas ke pasiva participo en tiaj formoj funkcias nur sen subjekto, ekzemple:
Rigardate de la mastro ili laboris.

sergejm (Mostrar perfil) 31 de octubre de 2009 23:26:25

horsto:Rigardate de la mastro ili laboris.
= Ili laboris, kaj samtempe la mastro rigardis (la laboron).

Rigardite de la mastro ili laboris.
= Ili laboris, post kiam la mastro rigardis (ke ĉio estis preparita por laboro)
Rigardote de la mastro ili laboris.
= Ili laboris, kaj poste la mastro rigardos (rezulton de la laboro)

patricipo '-ate' indikas aldonan agon, kiu okazas samtempe kun la ĉefa ago, '-ite' indikas ke aldona ago estis antaŭ la ĉefa, '-ote' ke aldona ago estos post la ĉefa.
Sed devas esti ĉefa ago kaj aldona ago, kaj objekto de aldona ago devas esti subjekto de la ĉefa ago (aŭ ĉefa ago mem, kiel en la frazo de horsto - tute ĝusta).
Sed patricipoj -ata/-ita/-ota povas priskibi ajnan substantivon, kiu devas havi saman nombron kaj kazon.
Do, se ĉeestas 'tio' (aŭ alia vorto -objekto de la dirado), uzu 'dirita', se 'tio' ne ĉeestas (objekto de dirado estas sekavanta frazo), uzu 'dirite'.
PS:
En angla lingvo ne estas diferenco inter '-ita' kaj '-ite' patricipoj, ambaŭ 'dirita' kaj 'dirite' estas tradukitaj 'said'.
En rusa lingvo ne estas formo por '-ite', estas nur '-inte':
'dirinte' - 'сказав' - rilatas al verbo
'dirinta' - 'сказавший' - rilatas al substanvivo
'dirita' - 'сказанный'

Miland (Mostrar perfil) 1 de noviembre de 2009 20:15:54

* ripetita *

Miland (Mostrar perfil) 1 de noviembre de 2009 20:17:22

* ripetita *

Volver arriba