İçerik Görüntüleme

Bonan, Sal' kaj Ha lo

başlangıç Oŝo-Jabe, 30 Ekim 2009

Mesajlar: 12

Dil: Esperanto

Oŝo-Jabe (Profili görüntüle) 30 Ekim 2009 17:23:27

Mi estas certa ke sur-rete "sal" estas la plej disvastigita vorto por mallonge saluti. Tamen, kio estas tia ekster-rete? Ĉu simple "bonan" (el "bonan matenon," "bonan nokton," ktp.) estus komprenebla? (Mi trovis ĝin en Hejma Vortaro.)

adrideo (Profili görüntüle) 30 Ekim 2009 17:52:50

Mi plej ofte diras kaj aŭdas "hej" sed certe eblas ke tio temas pri mia loko--en usono ni ofte diras la saman en la angla ("hey"). Mi interesiĝas pri respondoj de alialandanoj

AlfRoland (Profili görüntüle) 30 Ekim 2009 21:11:55

adrideo:Mi plej ofte diras kaj aŭdas "hej" sed certe eblas ke tio temas pri mia loko--en usono ni ofte diras la saman en la angla ("hey"). Mi interesiĝas pri respondoj de alialandanoj
"Hej" estas sveda salutvorto!

KoLonJaNo (Profili görüntüle) 30 Ekim 2009 21:31:03

Saluton!

Oŝo-Jabe:Mi estas certa ke sur-rete "sal" estas la plej disvastigita vorto por mallonge saluti.
Por mi sal estas radiko, kiu signifas treege disvastiĝintan spicon (preskaŭ ĉiea en niaj manĝaĵoj), kiu iam estis eĉ tiom valora, ke ĝi uziĝis kiel speco de mono.

La inflacia uzado de Sal! en retbabilejoj evidente detruis tiun monsistemon. okulumo.gif
Tamen, kio estas tia ekster-rete? Ĉu simple "bonan" (el "bonan matenon," "bonan nokton," ktp.) estus komprenebla? (Mi trovis ĝin en Hejma Vortaro.)
Inter viaj malmultaj elektebloj mi decidis favore al Bonan!, ĉar post mia preferata Saluton! uzado de Bonan [tageron]! ŝajnas al mi malplej (horzone) diskriminacia -- kaj komprenebla. rideto.gif

Mi ne memoras pri fakta uzado de Ha lo! kaj mi lernis de televidaj elsendoj, ke Hej! estas skandinava (ĉu nur sveda?) salutvorto.

Kolonjano

darkweasel (Profili görüntüle) 30 Ekim 2009 21:43:30

Fakte, se iu salutas min per "sal", mi respondas per "pipr".

KoLonJaNo (Profili görüntüle) 30 Ekim 2009 21:54:38

Saluton!

darkweasel:Fakte, se iu salutas min per "sal", mi respondas per "pipr".
Mi kutimi|as fari same.

Foje homoj konfuziĝi|as pro tiu respondo, ĉar ŝajne salo kaj pipro aperas pare nur sur germanaj (kaj supozeble aŭstraj okulumo.gif) manĝtabloj.

Aliflanke pipr, kvankam Fundamenta, verŝajne ne apartenas al la unuaj plurcent radikoj, kiujn oni lernas. rideto.gif

Aliaj landoj, aliaj spicoj!

Sensale,
Kolonjano

adrideo (Profili görüntüle) 3 Kasım 2009 21:27:39

KoLonJaNo:
Foje homoj konfuziĝi|as pro tiu respondo, ĉar ŝajne salo kaj pipro aperas pare nur sur germanaj (kaj supozeble aŭstraj okulumo.gif) manĝtabloj.
kaj ankaŭ sur usonaj manĝtabloj. ridulo.gif

adrideo (Profili görüntüle) 3 Kasım 2009 21:27:55

KoLonJaNo:
Foje homoj konfuziĝi|as pro tiu respondo, ĉar ŝajne salo kaj pipro aperas pare nur sur germanaj (kaj supozeble aŭstraj okulumo.gif) manĝtabloj.
kaj ankaŭ sur usonaj manĝtabloj. ridulo.gif

jan aleksan (Profili görüntüle) 10 Kasım 2009 14:30:07

ĉu iu kontraŭus se mi proponus oficialigon de " 'ojn " ^^?

lango.gif,

adrideo (Profili görüntüle) 10 Kasım 2009 20:05:37

jan aleksan:ĉu iu kontraŭus se mi proponus oficialigon de " 'ojn " ^^?

lango.gif,
Tio dependus de kion signifus la apostrofo. okulumo.gif

Başa geri dön