Til indholdet

Europa prezidanto

af Eddycgn, 5. nov. 2009

Meddelelser: 34

Sprog: Esperanto

jan aleksan (Vise profilen) 8. nov. 2009 20.09.03

victornino:
Rogir:Mi proponas min mem. Mi estas sendube la plej taŭga kandidato.
Antaŭ ok decidi ĉu voĉdoni pro vi ĉu ne fari ĝin, mi bezonas scii pri io. Ĉu vi iam malfermas vian buŝon? (laŭ via bildo...ne).
Neniam..... kaj tio estas tre inda kvalito por prezidento!

dobri (Vise profilen) 8. nov. 2009 20.41.10

Kian sensencaĵon mi ĉi tie legas? Rogir ĉiam havas malfermitan buŝon! Certe vi emis diri "fermas", ĉu ne?
Tamen mi same (aŭ malsame) opinias kun Jan aleksan, ke la prezidanto devas havi ofte malfermitan buŝon, ĉar li devas defendi opiniojn de sia popolo. Alie li fariĝus nur pajlohomo!

Rogir (Vise profilen) 8. nov. 2009 23.15.23

Mi povas fermi mian buŝon, kaj tion mi faras ĉefe kiam mi dormas. Alie, mi malfermas mian buŝon laŭeble ofte por esprimi mian opinion kaj por ĝustigi erarojn de aliaj.

victornino (Vise profilen) 9. nov. 2009 09.35.47

dobri:Kian sensencaĵon mi ĉi tie legas? Rogir ĉiam havas malfermitan buŝon! Certe vi emis diri "fermas", ĉu ne?
Tamen mi same (aŭ malsame) opinias kun Jan aleksan, ke la prezidanto devas havi ofte malfermitan buŝon, ĉar li devas defendi opiniojn de sia popolo. Alie li fariĝus nur pajlohomo!
jes, mi emis skribi "fermas" anstataŭ "malfermas" sal.gif

Eddycgn (Vise profilen) 10. nov. 2009 13.17.59

Andrej Kurtenkov:La plej responda Prezidanto de la Eŭropa Unio estos Rowan Atkinson.
Ho! sinjoro Bean-o! Jes Jes.

Rogir (Vise profilen) 19. nov. 2009 03.07.37

Ĉi-vespere okazos vespermanĝa kunsido de ĉiuj eŭropuniaj registarestroj (kaj mi ne ĉeestos demando.gif) pri la plenumo de la ĉefaj eŭropuniaj oficoj. Inter ili la nova prezidanto de la eŭropa konsilio, la ĉefreprezentanto pri eksteraj aferoj, kaj ĉiuj aliaj komisianoj. Do, fakte temas pri la sorte de la EU por la venontaj kvin jaroj.
Kiuj laŭ vi elektiĝos por kiuj oficoj? Kaj kion vi opinias pri la fermeco de la decidado?

Espi (Vise profilen) 19. nov. 2009 17.12.18

Rogir:Ĉi-vespere okazos vespermanĝa kunsido de ĉiuj eŭropuniaj registarestroj (kaj mi ne ĉeestos demando.gif) pri la plenumo de la ĉefaj eŭropuniaj oficoj...
Saluton Rogir,

vi dufoje uzis la terminon eŭropunia.
Kion signifas tiu? Ĉu eŭr/o/puni/a?

Amike
Klaus-Peter

Miland (Vise profilen) 19. nov. 2009 17.22.22

Mi kredas ke Rogir parolis pri la estroj de la registaroj de la diversaj landoj de la Eŭropa Unio. Jen la danĝero de kunmetitaj vortoj!

Mi esprimus la saman ideon eble kunsido de ĉiuj ŝtatestroj de la Eŭropa Unio. (Aŭ eble estroj/ĉefoj de la registaroj de la EU, ktp).

Espi (Vise profilen) 19. nov. 2009 18.00.52

Miland:Mi kredas ke Rogir parolis pri la estroj de la registaroj de la diversaj landoj de la Eŭropa Unio. Jen la danĝero de kunmetitaj vortoj!

Mi esprimus la saman ideon eble kunsido de ĉiuj ŝtatestroj de la Eŭropa Unio. (Aŭ eble estroj/ĉefoj de la registaroj de la EU, ktp).
Sal Miland,

oh, jes! Eblas!
Pro tio mi preferas streketon. Do: eŭrop-unia.

Dankon! sal.gif
Espi

Eddycgn (Vise profilen) 20. nov. 2009 21.13.17

La afero estas solvita.
Kion vi pensas je la nominata prezidanto, la belga Hermano van Rumpuy?
Ĉu tute nekonata, cu ne?

Tilbage til start