본문으로

Esperanto kial?

글쓴이: david-88, 2009년 11월 6일

글: 33

언어: Esperanto

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 11월 9일 오후 7:35:34

david-88:mi ne povas vojaĝi, mia gepatroj ne lasas min. Mi ne volas skribi kun aliaj personoj se ne mi volas paroli kun aliaj personoj. mi neniam parolis esperanto.

Ne estas komerca libroj, muziko, ktp en esperanto.
Kara,

unue, laŭ mia opinio, esperanto ne estas lingvo kiel la naturaj lingvoj, sed komunikilo, do libroj, muzikoj, ktp, ne estas nepra.
Tamen ekzistas, kaj mi malkonsentas kun vi, ekzistas ja bona muziko. Mi ŝategas na la Pafklik, Tone, supernova, Martin kaj la talpoj, dolĉamar, Merlin, Kaj Tiel Plu, Esperanto Desperado, kaj aliaj. Tiuj muzikoj estas laŭ mi samvaloraj ol aliaj multe pli famaj.
Due, vi devus peti ke viaj gepatroj lasu vin vojaĝi. Vojaĝi estas tre grava por junuloj! Ne forgesu ke antaŭ 40 jaroj, ne estis tiom facila vojaĝi por hispanoj. Hodiaŭ estas la 9a de Novembro, antaŭ 20 jaroj falis la muron en Berlino. Antaŭ tiu tempo, popoloj de Eŭropo ne konatiĝis. profitu la ŝanĉon vivi en nia pliliberplena epoko! Kompreneble multekostas, sed ja indas, esperantie aŭ ne.
Fine, ĉu estas homoj kiuj ne volas helpi aŭ komuniki kun vi?

ridulo.gif,

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 12:09:28

jan aleksan:esperanto ne estas lingvo kiel la naturaj lingvoj, sed komunikilo, do libroj, muzikoj, ktp, ne estas nepra..
Libroj estas amaskomunikiloj, kaj muziko povas komuniki la etoson de Esperantujo pretervorte, ĉu ne? Krome, miaopinie William Auld, la fama forpasinta Esperanta aŭtoro ne konsentus al vi. Li skribis pri Esperanto kiel (mi tradukas el la angla): "la lingvo pri kiu mi faris la plimulton de mia malamado, amado, sakrado kaj kreado. Kun la plimulto de miaj intimaj amikoj Esperanto estas nia sola komunikilo; dum miaj universitataj jaroj mi verkis ĉiujn miajn eseojn kaj tezojn Esperante". Ĉu tiu ne aspektas kiel vera natura lingvo?

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 2:27:48

Miland: Ĉu tiu ne aspektas kiel vera natura lingvo?
Jes, kaj ĝuste tio povas esti problema. Mi tute ne komprenas kial homoj volas ke paroleblaj lingvoj havu "kulturon", i.e. muziko, verkaĵoj, ktp. Miaopinie internacia lingvo ne devus havi, ĉar se ĝi havas ĝi povus influi/minaci aliajn kulturojn.

Se Esperanto aspektas kiel natura lingvo, ĝi signifas ke estas la lingvo de Esperantio, do ne la lingvo de neniu (kaj tiukonsekvence, ne la lingvo de ĉiuj).

ridulo.gif,

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 3:32:22

jan aleksan:Mi tute ne komprenas kial homoj volas ke paroleblaj lingvoj havu "kulturon", i.e. muziko, verkaĵoj, ktp.
Miaopinie, krei kulturon estas parto de homa naturo, kaj do la kreado de kulturo per iu ajn lingvo estas atentinda. Efektive, la kreado de kulturo indikas ke la lingvo sufiĉas por ĉiuj kutimaj uzoj de lingvo!

david-88 (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 8:04:46

Mi pensas ke la problemo de esperanto estas ke ne estas komerca lingvo. Esperanto bezonas bona kaj komerca muziko, komerca libroj, esperanta televido, kaj gazetoj. Se ĉi tiuj ne ekzistas, esperanto neniam kreskos la numero de esperantistoj.

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 8:24:09

Miland:
jan aleksan:Mi tute ne komprenas kial homoj volas ke paroleblaj lingvoj havu "kulturon", i.e. muziko, verkaĵoj, ktp.
Miaopinie, krei kulturon estas parto de homa naturo, kaj do la kreado de kulturo per iu ajn lingvo estas atentinda. Efektive, la kreado de kulturo indikas ke la lingvo sufiĉas por ĉiuj kutimaj uzoj de lingvo!
Ni ne suksese konsentos ĉar ni havos simple malsamajn vidpunktojn (kaj ni ambaŭ vivas demokratie, do bonas^^). Tamen konsideru ke via opinio eble estas rezulto de komparo inter jamekzistantaj naturaj lingvoj kaj esperanto. Ĉiuj ni lernis sian lingvon kun ĝia kulturo kaj tiusence povus konsideri ke la kulturo nepras por "kompleteco" de la lingvo. Sed eble estas "bias".

ridulo.gif,

horsto (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 8:55:01

Laŭ mia opinio neniu lingvo estigas kulturon, estas ĉiam la homoj. Ekzemple ja estas ne nur unu kulturo kiu parolas la anglan lingvon. Kulturo estiĝas en lando aŭ en grupo de homoj, la lingvo ne tiel gravas.
Kaj bonvolu ne paroli pri naturaj lingvoj, kvazaŭ la naturo farus lingvojn, estas ĉiam la homo kiu faras lingvon, ĉu ne?

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 9:16:05

jan aleksan:
Miland:Miaopinie, krei kulturon estas parto de homa naturo
..konsideru ke via opinio eble estas rezulto de komparo inter jamekzistantaj naturaj lingvoj kaj esperanto..
Unue, mi observas ke ĉiuj homaj lingvoj estas akompanita de kulturo. Mi scias pri neniu escepto. Miaopinie la klarigo estas ke homoj vivas komunume kaj kreeme. Mi konsentas kun horsto ke lingvo ne nepre estas ligita al unu sola kulturo. Ekzemple estas pli ol unu angla-parolantaj kulturoj. La kulturo de Esperanto estas plimulte literatura, kaj bazita sur ĝia interna ideo, homaranismo.

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 10:27:55

Mi konsentas kun vi, do kial oni ĉiam volas aldoni valoron al esperanto per kulturaĵoj?

Nu, kiu dirmaniero uzi anstataŭ natura lingvo?

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 10일 오후 11:09:46

jan aleksan:.. kial oni ĉiam volas aldoni valoron al esperanto per kulturaĵoj?
Ĉu vere oni 'aldonas' valoron per kulturo? Miaopinie, lingvo kaj kulturo estas nedisigeblaj praktike, do la 'valoro' kuŝas en ambaŭ, kiel tuto.
jan aleksan: Nu, kiu dirmaniero uzi anstataŭ natura lingvo?
Mallonge, miaopinie - sen idiotismoj. La tiel-nomataj 'naturaj' lingvoj havas multajn idiotismojn. Esperanto ne havas multe da ili, por ke ĝi estu internacia komunikilo, kaj eble Esperanta kulturo estas distingebla per tio - la malofteco de idiotismaj esprimoj.

다시 위로