Sisu juurde

Esperanto kial?

kelle poolt david-88, 6. november 2009

Postitused: 33

Keel: Esperanto

leosur (Näita profiili) 11. november 2009 3:24.04

Interesan debaton kaŭzas la elreviĝo de David-88.
David eble vi devus elekti la anglan, Esperanto ne havas la komercan spiriton ke vi serĉas. okulumo.gif

Amike

horsto (Näita profiili) 12. november 2009 20:08.10

jan aleksan:
Nu, kiu dirmaniero uzi anstataŭ natura lingvo?
Ĉu eble etna lingvo?
jan aleksan:Mi konsentas kun vi, do kial oni ĉiam volas aldoni valoron al esperanto per kulturaĵoj?
Por havi kulturon oni nepre bezonas funkciantan lingvon. Ke la Esperanto movado havas kulturon montras, ke la lingvo Esperanto funkcias, samkiel la etnaj lingvoj.

Senegaùlo (Näita profiili) 12. november 2009 21:07.24

Ja funkcias esperanto. Bonege. Ankaŭ pli ol ses mil aliaj lingvoj funkcias. Kaj ilin oni ne nepre parolu...
Por internacia komunikado, la homoj kutime elektas la anglan... Mi preferas la hispanan... (Ĝi venas tuj post la franca, malantaŭ la angla)
Fakte estas nur tri internaciaj lingvoj sur nia planedo.
Internacia lingvo estas iu ajn kiu estas tiu de multaj landoj kaj kontinentoj, kiu estas studata de multaj homoj en la tuta mondo kiel dua aù tria lingvo cele al transnacia komunikado, kaj kiu estas laborlingvo en la internaciaj organizoj...
Tiuj lingvoj estas: la angla, franca kaj hispana.
Ne la araba, ĉar marokano libananon perarabe ne komprenas sed ja perfrance...
Ne la rusa kaj ĉina ĉar ili estas lingvo de unusola lando aŭ preskaŭ... kaj, samkiel la araba, tre malfasile lerneblaj kaj tute ne utilaj al la transnacia komunikado...
La portugala ne sufiĉe respondas al la ĉisupraj kriterioj sed fortigas la influon de la hispana kaj eĉ povus pli grave roli ol ĉi-lasta dank'al la kreskanta graveco de Brazilo...
Rilate la francan, ties estonteco dependas pli de Afriko/Magrebo ol de Francio/Eùropo/Kebeko... (Fakte ĝi iĝas la ĉefa lingvo de Afriko)
Mi ripetas : mi elektas la hispanan / elijo el español pues este es la lengua materna más grande tras el ĉino)
Se pli taŭgus esperanto, mi ja elektus ĝin sed koncerne kontruitajn lingvojn mi preferas Elefenon (Lingua Franca Nova)...

Tagasi üles