Al la enhavo

Ĉu vivas Esperanto en Nord-Koreio?

de Miland, 2009-novembro-14

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-14 18:26:53

Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-14 18:32:31

Miland:Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?
Mi aldonas, se vi permesas, ĉu vivas Esperanto en Irano?

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-novembro-14 18:37:05

Eddycgn:
Miland:Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?
Mi aldonas, se vi permesas, ĉu vivas Esperanto en Irano?
ja en Irano estas. Por Norda koreio mi ne scias

Hispanio (Montri la profilon) 2009-novembro-14 18:49:57

Eddycgn:
Miland:Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?
Mi aldonas, se vi permesas, ĉu vivas Esperanto en Irano?
http://www.ipernity.com/home/reza.torabi

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-14 19:17:02

Hispanio:
http://www.ipernity.com/home/reza.torabi
Estas ege triste legi tion ĉi... malgajo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-14 19:21:41

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-novembro-14 20:54:16

Koreio / Korejo / Koreo / Koreujo ?

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-14 21:52:24

Senegaùlo:Koreio / Korejo / Koreo / Koreujo ?
La dua malpravas. Vidu la PMEG (sekcion Diverseca uzo ).

Espi (Montri la profilon) 2009-novembro-14 21:57:32

Senegaùlo:Koreio / Korejo / Koreo / Koreujo ?
Saluton,

Koreio = Koreujo = la ŝtatoj Sud- aŭ Nord-Koreio / Koreujo

Korejo = Kor/ej/o = demando.gif

Koreo = la korea duoninsulo

koreo = ano de Koreio / Koreujo

Vidu: Akademio de Esperanto!!! sal.gif

Amike
Espi

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-14 22:02:48

Eddycgn:Nord-Koreio

http://www.liberafolio.org/2008/nordkoreio
Dankon, estas esperiga novaĵo, ke estas E-istoj en Nord-Koreio, kaj eblos fremdaj Esperantistoj renkonti ilin, kvankam, nuntempe, malfacile kaj multekoste.

Mi esperas ke, iutage, vizitoj al kaj el la lando iĝos multe pli facilaj!

Reen al la supro