K vsebini

Ĉu vivas Esperanto en Nord-Koreio?

od Miland, 14. november 2009

Sporočila: 19

Jezik: Esperanto

Miland (Prikaži profil) 14. november 2009 18:26:53

Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?

Eddycgn (Prikaži profil) 14. november 2009 18:32:31

Miland:Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?
Mi aldonas, se vi permesas, ĉu vivas Esperanto en Irano?

jan aleksan (Prikaži profil) 14. november 2009 18:37:05

Eddycgn:
Miland:Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?
Mi aldonas, se vi permesas, ĉu vivas Esperanto en Irano?
ja en Irano estas. Por Norda koreio mi ne scias

Hispanio (Prikaži profil) 14. november 2009 18:49:57

Eddycgn:
Miland:Ĉu iu ajn scias ĉu Esperanto vivas en Nord-Koreio? Mi supozas ke, se jes, la agado estas tre limigita de la ŝtato. Ĉu iu ajn legantoj, precipe el proksimaj landoj ekz Sud-Koreio, Ĉinio, Japanio aŭ Rusio, vizitis Nord-Koreion, kiuj povas sciigi nin pri la afero?
Mi aldonas, se vi permesas, ĉu vivas Esperanto en Irano?
http://www.ipernity.com/home/reza.torabi

Eddycgn (Prikaži profil) 14. november 2009 19:17:02

Hispanio:
http://www.ipernity.com/home/reza.torabi
Estas ege triste legi tion ĉi... malgajo.gif

Eddycgn (Prikaži profil) 14. november 2009 19:21:41

Senegaùlo (Prikaži profil) 14. november 2009 20:54:16

Koreio / Korejo / Koreo / Koreujo ?

Miland (Prikaži profil) 14. november 2009 21:52:24

Senegaùlo:Koreio / Korejo / Koreo / Koreujo ?
La dua malpravas. Vidu la PMEG (sekcion Diverseca uzo ).

Espi (Prikaži profil) 14. november 2009 21:57:32

Senegaùlo:Koreio / Korejo / Koreo / Koreujo ?
Saluton,

Koreio = Koreujo = la ŝtatoj Sud- aŭ Nord-Koreio / Koreujo

Korejo = Kor/ej/o = demando.gif

Koreo = la korea duoninsulo

koreo = ano de Koreio / Koreujo

Vidu: Akademio de Esperanto!!! sal.gif

Amike
Espi

Miland (Prikaži profil) 14. november 2009 22:02:48

Eddycgn:Nord-Koreio

http://www.liberafolio.org/2008/nordkoreio
Dankon, estas esperiga novaĵo, ke estas E-istoj en Nord-Koreio, kaj eblos fremdaj Esperantistoj renkonti ilin, kvankam, nuntempe, malfacile kaj multekoste.

Mi esperas ke, iutage, vizitoj al kaj el la lando iĝos multe pli facilaj!

Nazaj na začetek