Al la enhavo

Kion vi preferas manĝi

de Eddycgn, 2009-novembro-15

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-29 00:33:13

Nu, ne ĉio povas esti en tiu listo, ĉu? Kaj certe ne ĉiuj specoj de manĝaĵoj.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-29 10:59:18

Rogir:Nu, ne ĉio povas esti en tiu listo, ĉu? Kaj certe ne ĉiuj specoj de manĝaĵoj.
Kial ne? Urĝiĝu! En mia lando estas pli ol 100 specoj de pastaĵoj:
spagetoj
makeronjoj
bavetoj
fusiloj
konkoj
plumoj
lazanjoj
oreletoj
bukatetoj
papilioj
tranĉnudeloj
papardeloj
taljoletoj
kanelonjoj
anĝelharoj
ktp. ktp. ktp.
rido.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-decembro-01 01:25:46

Mi preferas doman manĝaĵon, farata sen hasto. Sed mia fia tagado malebligas tion, tial, kvankam mi vegetaranas, mi sukcesas kelkloke manĝi senviandan rapidmanĝaĵon.

Sammondane,
Ĥod

Borgo (Montri la profilon) 2009-decembro-11 17:27:47

Rapidmanĝaĵo igis Usonon fariĝi nacio de gedikuloj.

Jakovo (Montri la profilon) 2009-decembro-27 20:38:34

mi estas (parte) vegetareano kaj do plejofte rapidmanĝajo ne taugas por mi. hejme oni ja manĝas la plej bone sed nur se oni sin prenas sufiĉe da tempo.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-decembro-27 20:58:53

Kio estas la difino de tiuj ĉi du terminoj? Ial mi havas problemon respondi, ĉar mi ne havas klaran difinon, kio estas malrapidmanĝaĵo kaj kio estas rapidmanĝaĵo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-27 21:15:12

darkweasel:Kio estas la difino de tiuj ĉi du terminoj? Ial mi havas problemon respondi, ĉar mi ne havas klaran difinon, kio estas malrapidmanĝaĵo kaj kio estas rapidmanĝaĵo.
tiuj estas konataj esprimoj, el la angla, do ankaŭ germane oni komprenas "fast food" (von der Freßkette, McD zB) kaj "slow food" (hejmfarita kun amo kaj sindediĉo per freŝaj kaj naturaj ingrediencoj, tiel kiel oni kuiras kristnaske).
Bonan apetiton!
Amike
PS eble plibone fastfudo, slofudo?

Reen al la supro