目次へ

Kion vi preferas manĝi

Eddycgn,2009年11月15日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

Rogir (プロフィールを表示) 2009年11月29日 0:33:13

Nu, ne ĉio povas esti en tiu listo, ĉu? Kaj certe ne ĉiuj specoj de manĝaĵoj.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年11月29日 10:59:18

Rogir:Nu, ne ĉio povas esti en tiu listo, ĉu? Kaj certe ne ĉiuj specoj de manĝaĵoj.
Kial ne? Urĝiĝu! En mia lando estas pli ol 100 specoj de pastaĵoj:
spagetoj
makeronjoj
bavetoj
fusiloj
konkoj
plumoj
lazanjoj
oreletoj
bukatetoj
papilioj
tranĉnudeloj
papardeloj
taljoletoj
kanelonjoj
anĝelharoj
ktp. ktp. ktp.
rido.gif

Rodrigoo (プロフィールを表示) 2009年12月1日 1:25:46

Mi preferas doman manĝaĵon, farata sen hasto. Sed mia fia tagado malebligas tion, tial, kvankam mi vegetaranas, mi sukcesas kelkloke manĝi senviandan rapidmanĝaĵon.

Sammondane,
Ĥod

Borgo (プロフィールを表示) 2009年12月11日 17:27:47

Rapidmanĝaĵo igis Usonon fariĝi nacio de gedikuloj.

Jakovo (プロフィールを表示) 2009年12月27日 20:38:34

mi estas (parte) vegetareano kaj do plejofte rapidmanĝajo ne taugas por mi. hejme oni ja manĝas la plej bone sed nur se oni sin prenas sufiĉe da tempo.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年12月27日 20:58:53

Kio estas la difino de tiuj ĉi du terminoj? Ial mi havas problemon respondi, ĉar mi ne havas klaran difinon, kio estas malrapidmanĝaĵo kaj kio estas rapidmanĝaĵo.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2009年12月27日 21:15:12

darkweasel:Kio estas la difino de tiuj ĉi du terminoj? Ial mi havas problemon respondi, ĉar mi ne havas klaran difinon, kio estas malrapidmanĝaĵo kaj kio estas rapidmanĝaĵo.
tiuj estas konataj esprimoj, el la angla, do ankaŭ germane oni komprenas "fast food" (von der Freßkette, McD zB) kaj "slow food" (hejmfarita kun amo kaj sindediĉo per freŝaj kaj naturaj ingrediencoj, tiel kiel oni kuiras kristnaske).
Bonan apetiton!
Amike
PS eble plibone fastfudo, slofudo?

先頭にもどる