Til innholdet

Kion vi preferas manĝi

fra Eddycgn,2009 11 15

Meldinger: 17

Språk: Esperanto

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 11 15 11:43:54

Kion vi preferas manĝi, rapidmanĝaĵo (fastfudo) aŭ malrapidmanĝaĵo (slofudo)?

Diru al mi se vi ŝatas rapide manĝi ĉe fastfudorestoracio aŭ vi mem preferas kuiradi kun natura produktoj. Kaj kion vi kuiradas?

Miland (Å vise profilen) 2009 11 15 13:09:50

Plaĉas al mi burgeroj kun blua fromaĝo. Oni povas aĉeti ilin ĉe specialaj restoracioj. Kompreneble ili estas pli multekostaj ol la burgeroj en rapidmanĝejoj, do mi ne povas manĝi ilin tro ofte.

Sed precize nun en Birminghamo okazas la ĉiujara germana kristnaska bazaro, kie oni povas aĉeti tre manĝindan germanan frititan burgeron (kiel peza, plada kolbaso efektive) kun frititaj terpomoj kaj agarikoj kun ajla saŭco. Efektive la bazaro jam komencis. Ho, mi iros tien baldaŭ! rido.gif

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 11 15 18:46:32

Miland:Plaĉas al mi burgeroj .....

Sed precize nun en Birminghamo okazas la ĉiujara germana kristnaska bazaro, kie oni povas aĉeti tre manĝindan germanan frititan burgeron (kiel peza, plada kolbaso efektive) kun frititaj terpomoj kaj agarikoj kun ajla saŭco. Efektive la bazaro jam komencis. Ho, mi iros tien baldaŭ! rido.gif
Mi ŝatas precipe la itala kuirado (sed senajle), do antaŭ kelkaj jaroj mi vojaĝis ofte en Anglujo por laboro (Daventry, Coventry, Rugby) kaj mi ŝatis rostbifon kun jorkŝirea pudingo.

Rogir (Å vise profilen) 2009 11 15 19:26:03

Estas okazo por ĉio, kaj kelkfoje mi ŝatas rapidmanĝaĵon, kelkfoje ne.

mola_masxino (Å vise profilen) 2009 11 25 21:43:30

Dum rapidmanĝaĵo ne 'stas bona por la korpo... estas bongustega. lango.gif

Frankouche (Å vise profilen) 2009 11 25 22:10:07

La plej ebla malrapida manĝo lango.gif lango.gif

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 11 28 20:41:50

Hodiaŭ: mocarelon en kaleŝo
(napola specialaĵo).

Tre simple:
granda maldika pantranĉo, 1 frapita ovo sur la pano, covrita je mocarelo, en maldikaj tranĉoj.
10 minutojn en la forno, ĝis la mocarelo iomete malligiĝas. Hmmmmmmmmmm!!
lango.gif lango.gif lango.gif

Espi (Å vise profilen) 2009 11 28 21:07:45

Eddycgn:Tre simple:
granda maldika pantranĉo, 1 frapita ovo sur la pano, covrita je mocarelo, en maldikaj tranĉoj.
10 minutojn en la forno, ĝis la mocarelo iomete malligiĝas.
Sal Eddi,

nur malgrandajn rimarkojn:

- pantranĉo => pantranĉo
- covrita je mocarelo => kovrita per mocarelo
- maldikaj tranĉoj => maldikaj tranĉoj
- malligiĝas => fandiĝas(?) sal.gif

Amike
Espi

Eddycgn (Å vise profilen) 2009 11 28 21:27:40

Espi:
Eddycgn:Tre simple:
granda maldika pantranĉo, 1 frapita ovo sur la pano, covrita je mocarelo, en maldikaj tranĉoj.
10 minutojn en la forno, ĝis la mocarelo iomete malligiĝas.
Sal Eddi,

nur malgrandajn rimarkojn:

- pantranĉo => pantranĉo
- covrita je mocarelo => kovrita per mocarelo
- maldikaj tranĉoj => maldikaj tranĉoj
- malligiĝas => fandiĝas(?) sal.gif

Amike
Espi
dankon, vi tute pravas! fandiĝas (ne tro).
Mi forgesis du aferojn:
1- la pano devas esti blanka pano.
2- Ni ne povas pretigi tiun delicaĵon, ĉar mocarel- ne estas el la listo de la esperantoradikoj...
Amike
Eddi! lango.gif

Espi (Å vise profilen) 2009 11 28 21:40:23

Eddycgn:2- Ni ne povas pretigi tiun delicaĵon, ĉar mocarel- ne estas el la listo de la esperantoradikoj...
Sal denove Eddi,

sed vi povas trovi mocarelon en Esperanta Vikipedio.

Ĝis

Tibake til toppen