შინაარსის ნახვა

ĈU UZADO DE PRONOMO CI?

Francisko1-ისა და 15 ნოემბერი, 2009-ის მიერ

შეტყობინებები: 70

ენა: Esperanto

Francisko1 (მომხმარებლის პროფილი) 15 ნოემბერი, 2009 14:30:55

SALUTON:

MI AMAS KLARECON EN ESPERANTO. TIAL MI DECIDIS UZI ANKAŬ PRONOMON "CI" (LAŬ PLENA VORTARO DE ESPERANTO: "PRONOMO DE LA DUA PERSONO EN UNUNOMBRO, UZATA POR ALPAROLI IUN SENCEREMONIE"). KAJ POR DUA PERSONO MULTNOMBRA MI UZAS "VI ĈIUJ", "VI AMBAŬ", KTP... NU, KION VI ĈIUJ OPINIAS PRI ĈI TIO. DANKON.

GETULS DE AGFU FRANCISKO

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 15 ნოემბერი, 2009 14:54:35

Saluton!

Kiel la PMEG diras, ci estas preskaŭ neniam uzata. La kunteksto kutime klarigas ĉu vi aludas al unu aŭ pli personoj.

Eĉ Zamenhof ne uzis ĝin. Lia Dua Libro (seckcio III.4) menciis ĝin sed diras ke ĝi estas preskaŭ neniam uzata.

Miaopinie, se necesus reteni la uzon, la Esperanta komunumo ne forlasus ĝin dum la pasinta jarcento. Tamen, eble ĝi estos utila por specialaj celoj, ekzemple dramaj efikoj.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 15 ნოემბერი, 2009 15:27:26

Senegaùlo:"Ci" ja estas parto de esperanto, do ne povas temi pri reteno aŭ nereteno...
Ci ja estas parto de la netuŝebla fundamento, sed eĉ tio (Ekzercaro No. 16) diras ke "anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”. "

Ĉiokaze, per reteni mi aludis al la praktika uzado. Ci estas neuzata praktike.

Tarnoob (მომხმარებლის პროფილი) 15 ნოემბერი, 2009 15:40:34

Mi estas favora. Klareco unue. Uzo de "ci" helpus gardi kompreneblecon kaj estus ankaŭ utila por tradukado al lingvoj, kie oni uzas du vortojn por esprimi duan personon.

Nu, miaopinie ankaŭ du vortoj anstataŭ "ni" utilus, ĉar "ni" povas signifi "mi kaj ci" aŭ "mi kaj aliaj"... Ĉu vi ankaŭ deziras iun ŝanĝi en eo aŭ havas proprajn ideojn?

Amike.

Oŝo-Jabe (მომხმარებლის პროფილი) 15 ნოემბერი, 2009 20:07:26

Tarnoob:Mi estas favora. Klareco unue. Uzo de "ci" helpus gardi kompreneblecon kaj estus ankaŭ utila por tradukado al lingvoj, kie oni uzas du vortojn por esprimi duan personon.
Normala Esperanto, sen ci, jam havas manieron vortigi tiajn distingojn. "Vi kara" aŭ "vi amiko" estas uzebla anstataŭ "ci," kaj "vi ĉiuj" estas uzinda kiam kunteksto ne klarigas la signifon de "vi."

Tarnoob:Nu, miaopinie ankaŭ du vortoj anstataŭ "ni" utilus, ĉar "ni" povas signifi "mi kaj ci" aŭ "mi kaj aliaj"... Ĉu vi ankaŭ deziras iun ŝanĝi en eo aŭ havas proprajn ideojn?
Kial ne "ni ambaŭ" por "mi kaj ci." Kunteksto klarigas la uzon.

gyrus (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2009 12:54:23

R2D2!:Ĉi tie ĉe lernu! estas uzanto, kiu uzas “ci”-n. Mi ŝatus scii ĝian opinion pri tio.

—Ilhuıtemoc
Mi ĉiam trovas tion strange, ci estas por amikoj, kaj uzi ĝin ĉe retpaĝaro, kie oni ne bone konas aliajn povus insulti iun.

cellus (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2009 14:23:46

gyrus:
R2D2!:Ĉi tie ĉe lernu! estas uzanto, kiu uzas “ci”-n. Mi ŝatus scii ĝian opinion pri tio.

—Ilhuıtemoc
Mi ĉiam trovas tion strange, ci estas por amikoj, kaj uzi ĝin ĉe retpaĝaro, kie oni ne bone konas aliajn povus insulti iun.
Tio estas interesa. Mi mem parolas lingvon, la svedan, kie mi povas uzi ci al ĉiu homo, se mi parolas al unu kaj vi se mi parolas al pluraj. En esperanto tamen, mi aŭdis preskaǔ nur vi! Mi praktikis esperanton longe ĝis mi komprenis ke estas homoj kiuj uzas ci!

Frankouche (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2009 16:15:29

Mi kutime cidiras :

- Montri ke mi parolas al unu persono
- Kial li, ŝi, ĝi kaj ne ci ? Kial ne iŝi, ĝij... ?
- nervozigi la neci-uzantojn okulumo.gif

- Alia aĵo estas ke "vi" tre similas sone (vvvv) al la franca "vous" ( = vi ĉiuj aŭ gentila vi). Kiam mi diras "vi" al unu homo kiun mi konas, ofte tio vere ĝenas min ĉar ŝajnas al mi ke mi uzas la ĝentilecan "vi" kaj mi ne volas tion. Mi ne certas ke nur-vi uzantoj (anglanoj...) povos kompreni tion.

Mi rimarkis ke "ci" estas tre utila en la babilejo, kiam mi skribas al unu homo. Tiu homo scias ke mi skribas al ĝi, se ne la aliaj homoj kredas tion ankaŭ; kaj mi ne volas skribi malĝentilece : "ne, mi ne skribas al vi sed al X"

Kiam mi parolas kapalkape, la movoj de la okuloj indikas al kiu mi parolas, tiam (veras) eblas uzi "vi".

Mi malŝatas uzi "vi ĉiuj", "vi ambaŭ", ĉu tiu estas la precizeco ?

Mia uzado, kiam mi parolas al iu :
ci = 1 homo
vi > 1 homo

Nu se ci cidiras, ci estas amiko ! rideto.gif (sed ni ne tre multas malgajo.gif )

Eddycgn (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2009 19:11:24

Ĉu estas malpermesate uzi ci aŭ nur malkonsilate??

Dankon!

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 16 ნოემბერი, 2009 19:51:04

Eddycgn:Ĉu estas malpermesate uzi ci aŭ nur malkonsilate??
Se elekti, malkonsilate. Plej precize, ci estas preskaŭ neuzata, jam de la vivo de Zamenhof! Ne eblas malpermesi ĝin, sed miaopinie ĝia uzindeco estas alia afero.

ზემოთ დაბრუნება