Al la enhavo

Estanta maldormata alvoku al mi

de okratz, 2009-novembro-16

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

okratz (Montri la profilon) 2009-novembro-16 12:38:24

Ĉu oni povas diri "Estanta maldormata alvoku al mi." ?

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-novembro-16 12:48:05

Kial ne tiel:

Alvoku min kiam/post vi ellitiĝis!

Aŭ kiam vi volas uzi pli kompleksan frazon:
Ellitiĝinte vi alvoku min!

Mi lernis, ke en esperanto estas pli bone uzi simplajn frazojn - kaj ke oni evitu la pli kompleksajn tempojn kiam oni parolas.

Estas tiel, ĉar mallongigitajn frazojn pere de -e vortoj estas eble pli bela sed ankaŭ pli malfacile komprenebla kiam uzata en interparolado.

Kion vi pensas?

Ĝis Frank

Miland (Montri la profilon) 2009-novembro-16 20:05:14

FrankoVoglero pravas, miaopinie. Mi sugestas Post kiam vi ellitiĝos, bonvolu alvoki min!

okratz (Montri la profilon) 2009-novembro-17 18:37:16

Mi ne scias ĉu la ricevanto estas nun dorma, do mi pensas ke oni povas skribi:

Kiam vi maldormas bonvolu alvoki min.

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-17 20:01:02

okratz:Mi ne scias ĉu la ricevanto estas nun dorma, do mi pensas ke oni povas skribi:
Kiam vi maldormas bonvolu alvoki min.
Li certe ne alvokos vin kiam li dormas. okulumo.gif

Reen al la supro